Limoĝo
komunumo en la departemento Haute-Vienne de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Limoĝo (franclingve Limoges [limoĵ'], okcitane Limòtges [limoĝei]) estas urba komunumo de Francio kaj ĉefurbo de la departemento Haute-Vienne en la administra regiono Nova Akvitanio kaj de la historia kultura regiono Limoĝio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 129 754 loĝantoj. La urbo havas belan katedralon el la 13-a kaj 15-a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Limoĝo kaj estas ankoraŭ la centro de naŭ kantonoj.

Limoĝo · Limoges · Limòtges | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Haute-Vienne | ||||
Arondismento | Limoĝo | ||||
Kantono | ĉefurbo de 9 kantonoj, nomataj simple Limoĝo -1 ĝis -9 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 87085 [+] | ||||
Poŝtkodo | 87000 • 87280 • 87100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 129 754 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 663 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 50′ N, 1° 16′ O (mapo)45.8344444444441.2616666666667 [+] | ||||
Alto | 294 m [+] | ||||
Areo | 78,03 km² (7 803 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Limoges [+] | |||||

Placo Saint-Michel
La teritorio havas komunan limon kun Bonnac-la-Côte, Chaptelat, Condat-sur-Vienne, Couzeix, Feytiat, Isle, Le Palais-sur-Vienne, Panazol, Rilhac-Rancon, Saint-Gence, Solignac, Verneuil-sur-Vienne kaj Le Vigen.

Limoĝo, Limoĝio kaj limoĝa lingvo
Historio
La departemento Haute-Vienne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Limoĝo antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.
La 12-an de novembro 994, okazis en Limoĝo grava pilgrimado kontraŭ brulo de Sankta Antonio. En septembro de la jaro 1895 okazis en Limoĝo grava kongreso unuiganta la francan sindikatan movadon en CGT.
Esperanto-movado en Limoĝo
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Vidu sub Babilemo sen limoj, bulteno por la regiono.
Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 49 voĉdonojn (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 73 voĉdonojn (0,22% de voĉoj) en 2009.
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.