Meksik-usonanoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Meksik-usonanoj

Meksik-usonanoj estas usonanoj de meksika praularo. Meksik-usonanoj estas pli da 12.5% de la populacio de Usono: 30.7 milionoj de usonanoj listigis sian praularon kiel meksika en 2006, kio estus 64% de ĉiuj hispandevenaj kaj latindevenaj en Usono.[1] Usono estas hejmo de la dua plej granda meksika komunumo en la mondo, dua nur post tiu de Meksiko mem.[2] Plejparto de Meksik-usonanoj estas descendantoj de kaj Indiĝenaj popoloj de Meksiko kaj de eŭropanoj,[3][4] ĉefe Hispanoj. Koncentroj de setlejoj de Meksik-usonanoj estas en kaj metropolitaj kaj ruraj areoj tra Usono.

Rapidaj faktoj etno • etna komunumo, Hispanic and Latino Americans • usonanoj • Meksikanoj ...
Meksik-usonanoj
Thumb
etno etna komunumo
Hispanic and Latino Americans usonanoj Meksikanoj
Suma populacio
37 186 361
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
katolikismo protestantismo Evangeliismo Atestantoj de Jehovo
vdr
Fermi

Komunumoj de Meksik-usonanoj

Estas grandaj populacioj de Meksik-usonanoj, pro grando aŭ porcentaĵo, en urboj kiaj:

  • Los-Anĝeleso - hejmo de ĉirkaŭ 1 miliono de Meksik-usonanoj, aliaj 2 milionoj tra Kantono Los-Anĝeleso, kaj totalo de 6 milionoj en la kvinkantona Granda Areo de Los-Anĝeleso. Ĝi estas la plej grande loĝata de Meksik-usonanoj urbo en Usono.
  • Ĉikago - 1.6 milionoj de meksika praularo en ĉikaga metropolita areo kaj la dua plej granda meksika komunumo en Usono.
  • Houston - tria plej granda meksika komunumo en Usono.
  • San Antonio - ĉirkaŭ duono de la urba populacio.
  • San Diego - iom pli da unu kvarono de la urba populacio estas hispana, ĉefe de Meksik-usonanoj; tamen, tiu porcentaĵo estas la plej malalta inter gravaj landlimaj urboj.
  • El Paso (Teksaso) - la plej granda komunumo de Meksik-usonanoj ĉe la landlimo kun Meksikio.

Vidu ankaŭ

Notoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.