Remove ads
urbo de Etiopio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mekele – ankaŭ latinliterigata Mek'elē, Meqele aŭ Mekelle, amhare መቀሌ, tigraje መቐለ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 96 938 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 169 207 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono) – la urba administrado mem indikas 220 000 loĝantojn, kaj ĉiujaran kreskon de pli ol 5 procentaĵoj. Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Mekele apartenas al la etiopia regiono Tigrajo kaj estas ties ĉefurbo. La urbo situas en la nordo de la lando, proksimume 500 kilometrojn norde de Adis-Abebo. Ĝi disponas pri universitato, kiu ebligas interalie agrikulturajn kaj ekonomikajn studojn. Aldone en la urbo situas unu el la plej grandaj aŭtomobilaj fabrikejoj de Etiopio, nomata Mesfin.
Mekele | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego speciala distrikto de Etiopio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 323 700 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 13 245 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 30′ N, 39° 29′ O (mapo)13.49694444444439.476944444444 [+] | ||||
Alto | 2 084 m [+] | ||||
Areo | 24,44 km² (2 444 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Afrika Horzono [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mek'ele [+] | |||||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.