Aktualaĵoj en marto de 2006
- Square Enix ekvendis komputilan rolludon Final Fantasy XII.
- 6-a de marto ĝis 15-a de marto : Jean-Marie Guéhenno, UN-a asistanta ĝenerala sekretario pri la operacioj de subteno de paco, vizitas kvinfoje Kongon por vidi loke kion oni devas fari pri la proksima baloto je la 18-an de junio.
- Butano-Barato: la ambasadoro de Butano en Barato anoncis ke studioj pri konstruebleco de nova fervojo inter Butano kaj Barato ekis. Post la elekto de unu el la kvar eblaj itineroj, konstruoj devus eki en 2007.
- Ĉinio: Oficialuloj anoncis la ekon de konstruo de nova Maglevo-fervojo inter Ŝanhajo kaj Hangzhou por la fino de la jaro 2006. Tiu fervojo devus esti malfermota por la Internacia ekspozicio de 2010 en Ŝanhajo..
- Suda-Dakota gubernatoro Mike Rounds subskribas leĝprojekton en leĝaro kiun devus malpermesi plejparton da abortojn en la ŝtato.
- Pollando konfirmis unuan disvastiĝon de H5N1, la birdogripa viruso.
- La miliona artikolo ĉe la angla vikipedio Jordanhill railway station aperis. Ĝi estas grava simbolo, ne nur por la angla vikipedio, kiu estas la ĉefa vikipedia lingvo, sed por la tuta enciklopedio.