Martin KELP (naskiĝinta en 1659 en Hoghilag, mortinta la 5-an de junio 1694 en Moșna) estis luterana animzorganto, historiisto kaj pedagogo en Transilvanio.
Martin Kelp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1659 en Hoghilag |
Morto | 5-an de junio 1694 (35-jaraĝa) en Moșna |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Vivo
La filo de la iama lernejestro de la Monta lernejo en Sighișoara kaj paroĥestro de Hoghilag Georg Kelp. En la aĝo de nur 10 jaroj li jam verkis poemojn en la latina lingvo. Post bazlernejanteco en la naskiĝurbeto li frekventis la Gimnazian sibian; post unu jaro li revenis hejmen ĉar intertempe li ja lernis ĉion necesan por ekstudenti. Tra Polujo li venis en 1697 ĉe la Universitaton de Wittenberg, iris post du jaroj al Hamburgo por pliprofundigi la konojn de la hebrea lingvo kaj kulturo ĉe Esdras Edzardus kaj estis finfine en Leipzig kie li magistriĝis pro disertacio pri famaj transilvaniaj saksoj Natales Saxonum Transsilvaniae aposciasmate historico illustrati. La disertacio science plurloke maltaŭgas ĉar Kelp skribis multon el la memoro sen ekzakta fontoindiko.
En julio 1684, hejmenveninte, li posteulis Elias Ladiver rektore. Kelp ege meritis pri la edukado de la junuloj fondante bibliotekon kiu gastis en la sakristio preĝeja. En somero 1687 li iĝis paroĥestro en Bunești, kie li kontinuigis privatan instruadon. Poste li ekdeĵoris kiel pastro en Moșna kie li mortis tre juna. Kiel pedagogo li instruis multajn postajn gravulojn kaj famis historiografie. Okaze de la entombigo de princo Apafi la 1-a (1690) li faris la funebran paroladon en al hebrea reprezentante la luteranojn.
Verkoj
- De magistratu politico, 1685
- Positiones theologicae ex articulo de ministerio ecclesiastico
Literaturo
- R. Schuller: Geschichte des Schäßburger Gymnasiums, 1896, p. 57
- Historische Kommission: Fontes rerum austriacarum. Österreichische Geschichtsquellen. Erste Abteilung, Scriptores, Wien 1855 und 1864, 1. Abt. 4. Bd. S. LXXV
- Georg Daniel Teutsch: Kelp, Martin. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 15, Duncker & Humblot, Leipzig 1882, S. 595 f.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.