„ Jen libro, kiun oni povas rekomendi en plena konfido, kiun neniu legos sen profunda emocio, kiu fluigos plu ol unu larmon. Iafoje oni havas senton diri al la aŭtorino: Sufiĉe ! nia koro estas tro premata, lasu penetri unu radion de lumo, da espero en tian mizeron. Sed tion ne volis la autorin; ŝi volis skribi historion veran, instrui, konvinki ne serĉante la facilan intereson, de pasiaj aŭ imagaj romanoj. Dezirinde estas ke multaj virinoj ĝin legu, por ke ili ne fariĝu viktimoj, multaj homoj por ke ili ne faru viktimojn.
La leganto trovos en tiu romano ne nur scenojn tuŝaatajn (sic), pledon elokventan por la virinoj, sed ankaŭ ĝustajn konsiderojn pri la konduto de la viroj, pri la nejustaĵoj sociaj, pri la nejusteco de la leĝoj, de la moroj, de la opinioj. Pri la traduko, mi diros nur, ke ĝi plene komprenigas kiel meritita estas la granda literatura reputacio de Eliza Orzesko. ” |