From Wikipedia, the free encyclopedia
Margit ANNA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Anna Margit estis hungara pentristo. Ŝia origina familia nomo estis Sichermann [ziĥerman], ŝia edzo estis Imre Ámos, ŝia filo estis Vladimir Péter.
Margit Anna | |
---|---|
Margit Anna en 1934 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1913 en Borota |
Morto | 3-an de junio 1991 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Ámos |
Infano | Vladimir Péter |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Margit Anna Arkivigite je 2016-09-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de decembro 1913 en Borota, ŝi mortis la 3-an de junio 1991 en Budapeŝto.
Margit Sichermann devenis el juda familio. Ŝi translokiĝis al Budapeŝto en 1930. Ŝi frekventis privatan lernejon de János Vaszary, kie ŝi konatiĝis kun Imre Ámos. Ili geedziĝis en 1935, en la sekva jaro ili finis la pentrolernejon. En 1936 ili jam debutis en ekspozicio kaj ili translokiĝis al Szentendre, kie ili aliĝis al la artkolonio. En la sekva jaro ili vojaĝis al Parizo, kie ili vizitis Marc Chagall. Dum la 2-a mondmilito la edzo iĝis trudlaboristo (same judo), en fino de la milito li mortis. La vidvino pentris ofte superrealismajn bildojn, tial en la frua socialismo ŝi estis malpermesita ĝis la 1960-aj jaroj. Ŝi plene forlasis la pentradon inter 1948-1953. Ŝia ofta motivo estis la infanecaj marionetoj kun groteskaj elementoj. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1973-1987.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.