From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimir PÉTER, laŭ hungarlingve kutima nomordo Péter Vladimir estis hungara skulptisto, oraĵisto, juvelisto, altlerneja instruisto. Lia patrino estis Margit Anna.
Vladimir Péter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1947 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Imre Ámos |
Patrino | Margit Anna |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Vladimir Péter [1] naskiĝis la 28-an de junio 1947 en Budapeŝto.
Vladimir Péter frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Industriarta Altlernejo inter 1968-1973 akirinta diplomon en la lasta jaro. Lia ĉefinstruisto estis József Engelsz. Li kreis juvelojn ne nur el la plej ŝatata arĝento, sed el ŝtonoj, ostoj, aliaj metaloj, vitroj, gemoj, lignoj. En 1980 li studvojaĝis al Danio. En 1983 li ekinstruis en la menciita altlernejo, ekde 2001 li gvidis katedron. Li akiris sciencan gradon DLA en 1989, li habilitiĝis en 1997 . En 1993 li establis propran metiejon, baldaŭ ankaŭ galerion. Li ricevis premiojn inter 1973-1996.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.