From Wikipedia, the free encyclopedia
Margareta la 1-a, (dane Margrete den første, Margrete Valdemarsdatter, norvege Margrete Valdemarsdotter, svede Margareta Valdemarsdotter, islande Margrét Valdimarsdóttir; naskiĝis 1353, mortis la 28-an de oktobro 1412), estis regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio, kaj fondis la Union de Kalmar inter skandinaviaj regnoj (1397–1527). Ŝi funkciis kiel la reganta reĝino de Danio, kvankam en tiu tempo estis ne kutime ke virino regus.
Margareta la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio | |||||
Statuo de Margareta sur ŝia ĉerko (1423) | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1353 en Søborg Castle | ||||
Morto | 28-an de oktobro 1412 en Flensburg | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Tombo | Katedralo de Roskilde vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Estridsen vd | ||||
Patro | Valdemar IV of Denmark (en) vd | ||||
Patrino | Helvig of Schleswig (en) vd | ||||
Gefratoj | Ingeborg of Denmark, Duchess of Mecklenburg (en) kaj Christopher, Duke of Lolland (en) vd | ||||
Edz(in)o | Haakon la 6-a | ||||
Infanoj | Olaf II of Denmark (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reĝino vd | ||||
| |||||
Reĝino de Danio | |||||
Dum | 1387–1412 | ||||
Antaŭulo | Olavo la 2-a | ||||
Sekvanto | Eriko de Pomerio (Eriko la 7-a) | ||||
Reĝino de Norvegio | |||||
Dum | 1388–1412 | ||||
Antaŭulo | Olavo la 4-a | ||||
Sekvanto | Eriko de Pomerio (Eriko la 3-a) | ||||
Reĝino de Svedio | |||||
Dum | 1389–1412 | ||||
Antaŭulo | Albreĥto de Meklenburgo | ||||
Sekvanto | Eriko de Pomerio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Margareta la 1-a havas centran rolon en la historio de ĉiuj skandinaviaj nacioj. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj potenculoj de la Mezepoko, kaj plue unu el la grandaj virinoj de la monda historio.
Ŝia vivocelo estis la unuigo de ĉiuj nordeŭropaj ŝtatoj sub unu regadon. Eĉ se ŝi ĉefe ne estis formale reganto de ĉiuj skandinaviaj landoj (kronitaj reĝoj estis unue ŝia neplenaĝa filo Olafo la 3-a (1370-1387) kaj, post ties frua morto, ŝia same neplenaĝa pranevo Eriko de Pomerio (1382-1459, el la pomeria dinastio Grifoj), kiu post ŝia morto heredis regnegon), ŝi ja havis la efektivan regpovon: post la morto de ŝia patro Valdemaro la 4-a (1320-1375) en 1375 pri Danio, post la morto de ŝia edzo Håkon la 6-a en 1380 pri Norvegio (kun nordatlantikaj posedaĵoj), kaj post sukcesa militiro pri Svedio.
Margareta naskiĝis 1353 en Kastelo Søborg. Ŝi estis la plej juna filino de la dana reĝo Valdemaro Atterdag kaj lia edzino Helvig, filino de duko Eriko la 2-a de Ŝlesvigo.
(...kompletigenda...)
Margareta mortis la 28-an de oktobro 1412 en Flensburg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.