From Wikipedia, the free encyclopedia
Federico Manuel HEDILLA Larrey [eDIja] (Ambrosero, 18a de julio 1902-Madrido, 4-a de februaro 1970) estis hispana politikisto de la Hispana Falango, konita ĉar estis dua nacia estro de FE de las JONS kaj sukcedinto de José Antonio Primo de Rivera.
Manuel Hedilla | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Manuel Hedilla | ||
Naskiĝo | 18-an de julio 1902 en Bárcena de Cicero | |
Morto | 4-an de februaro 1970 (67-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Partio | Hispana Falango vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis mekanikisto,[1] aliĝis al Falango en 1934 kaj dekomence li ludis duarangan rolon en la partio. Post la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito tamen, li akiris pli grandan gravon kaj en septembro 1936 estis nomumita estro de provizora junto Junta de Mando Provisional, kiu ekzorgis de la estreco de la partio dum la fondinto, José Antonio Primo de Rivera, estis enprizone en la respublika zono.[2] Hedilla troviĝis estre de partio kiu estis kreskinta konsiderinde ekde la komenco de la milito kaj kiu estis unu el la plej gravaj de la insurekciinta zono, se ne rekte la plej. Li devis fronti la povoluktojn kiuj aperis en la eno de Falango, kaj poste ankaŭ la Dekreton de Unuigo kun la karlistoj proklamita de Francisco Franco, kiu unuigis en unu unika partio ĉiujn la politikajn fortoj de la «ribeluloj». Li estis arestita pro ordono de Franco kaj enprizonigita dum kelkaj jaroj. Post tio, Hedilla vivis en ostracismo[3] kaj malproksimiĝinta el la publika vivo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.