From Wikipedia, the free encyclopedia
Malakov-Turo nomiĝas unuavice ŝaktoturoj en la minado kun karakteriza konstruformo, kiu estis konstruataj kutima precipe en la 1850-aj ĝis 1870-aj jaroj en kontinenta Eŭropo je la ŝaktotransporto, antaŭ ol ilin anstataŭis la nun kutimaj minliftoj, kiam oni disponis pri sufiĉe da ŝtalo kaj estis teĥnike kapabla konstrui tiel grandajn trabarojn relative malmultkoste. Dise tamen oni ankoraŭ konstruis Malakov-Tujojn ankaŭ ĝis la fino de la 19-a jarcento.[1]
Temas je la konstruaĵoj pri masivaj minliftoturoj el masonaĵo kun fortikaĵeca arĥitekturo. La stabila konstrumaniero el brikmasonaĵo dika ĝis tri metroj kaj fortikigita konstruo en la interno ebligis teni la pezajn ŝnuroradojn kaj kapti la treegajn tirfortojn de la minliftomaŝinoj. La fortikaj turoj estis troveblaj en la minregionoj de Ruhr-Regiono, Sarlando, Saksujo, Silezujo kaj en la regiono de Akeno, dies tamen ankaŭ en Belgujo kaj Francujo.[2] Oni uzis ilin precipe je la ekspluato de minkarbo kaj erco, krome en salminoj.
La nomo, origine el la ĉiutaga lingvo kaj ekde proksimume 1930 uzata ankaŭ en la fakliteraturo, devenas de la Fortikaĵo Malaĥov (ruse Малахов [maláĥov]), parto de la rusa fortikaĵaro antaŭ Sebastopolo. Dum la krimea milito de 1853 ĝis 1856 ĉi tiu fortikaĵoreto, kies centro estis la ŝtona Malaĥov-Turo (ruse Малахова башня) jam konstruita antaŭ la milito sur la samnoma altaĵo, estis longe sieĝata kaj pribatalata; finfine, en septembro de 1855, ĝin konkeris francaj trupoj sub komandanto Aimable Pélissier, kiu honore de la venko estis rangaltigata al marŝalo kaj post sia reveno al Francujo la 22-an de julio 1859 estis nomumita „Duko de Malakov“ (Duc de Malakoff).[3]
La intensa militraportado dum la krimea milito kaj la popularaj priskriboj de la konstruinto de la fortikaĵo, la prusa generalo Eduard von Todleben, kiu servis en la rusa armeo,[4] faris la nomon Malakow (laŭ germana skribmaniero) aŭ (laŭ franca skribmaniero) Malakoff en la publika konscio iaspecan sinonimon por fortikeco, monumenteco, masiveco, grandeco kaj ŝarĝebleco.[5]
Dum la sama tempo sur la karbominejoj de la Ruhr-Regiono ekestis la unuaj altaj ŝaktoturoj, kiuj kvazaŭe markis la komencon de la industria minekspluato. La popoldiro transprenis kiel nomon por tiaj turoj la nomon de la akre pribatalita fortikaĵo por akcenti la rezistopovon de tiuj ĉi liftoturoj foje pli altaj ol tridek metroj. Arĥitekture la turo de Fortikaĵo Malakov tamen ne similis, escepte la fortikan, masivan formitecon.
La siatempa nomo por la minteĥnika nomo por tia konstruaĵo simple sonis „masonaĵo“. Kiel fakvorton Carl Koschwitz enkondukis en la teĥnikon historipriskribon la terminon „Malakov-Turo“ en la jaro 1928.[6]
Por similaj motivoj oni uzis la nomon Malakov-Turo krome ankaŭ por aliaj, masivaj utilaj aŭ militaj konstruaĵoj, kiuj ne rilatis kun la minekspluato, ekz. la gvatoturo konstruita en 1855 ĉe la Rejnhaveno je Kolonjo aŭ la kaponiero en Majenco 1856 transnomita en Fort Malakoff.
Malakov-Turoj estas difinitaj laŭ terminaraj konventioj de la pli aktuala teĥnikhistoria priskribo kiel subterkonstruaj instalaĵoj de la frua fazo de la industrie, tio estas de la maŝine ekspluata minado.
Post kiam en 1830-aj jaroj oni unuan fojon povis trarompi la marno-tavolon en la Ruhr-Regiono kaj per tio kapablis ekspluati karbokuŝejojn en profundoj de pli ol 100 m[7], la ĝistiamaj lignokonstruaĵoj por la ŝaktekspluato ne plu sufiĉis pro kreskaj ŝarĝostreĉoj. La ŝaktoj fariĝis pli profundaj kaj pli grandaj laŭ diametroj, kaj la minliftomaŝinoj fariĝis pli potencaj. Gisfero, ekde la komenca 19-a jarcento establita je surtera konstruo kaj pontokonstruo, estis tro malelasta kaj ne povis majstri la ŝarĝostreĉojn pro la ofte okazaj ŝarĝovariadoj, kaj ŝtalo resp. ŝtalbetono ne jam disponeblis. Por nun ekkapti la altajn apogoŝarĝojn de kabloradoj, la kablorado-trabaro estis enmetitaj ene de la turo nure en la masonaĵo (vd. apudan skizo). La ŝaktoturoj ricevis pro tiu ĉi celo parte ĝis 2,50 metroj dikan brikmasonaĵon kaj elspeze rigiditajn internajn konstruaĵojn. Oni uzis je tio tradiciajn, empirie trovitajn konstruojn, kiuj devenis el la kutima ĉarpentoteĥniko kaj servis al la deturno de la diagonalaj flankotirofortoj. La konstruaĵoj de la kabloradotrabaroj ene de la turoj estis komence farataj el ligno, poste tamen por redukto de bruldanĝeroj kaj ensorbo de pli grandaj fortoj anstataŭataj per ferkonstruaĵoj.[8]
La alteco de la turoj komence rezultis el la bezonoj de la akvomastrumaj maŝinoj (por levi la minakvoj), kiuj plejparte staris en domoj ekster la turoj. Per pumpostangaro la akvo estis pumpata el la ŝakto. La plej alta frapopunkto de la balancilo de la pumpilo je tio difinis la alton de la kablorada trabaro.[9] Pli malfrue la konstrualtojn tamen difinis la altoj de la surteraj minkonstruaĵoj kaj la karboseparo ligita kun tio.[10] Konstrualtoj ĝis iom pli ol 33 metroj estas dokumentitaj.[7]
Malgraŭ sia konstrumaniero la masonitaj ŝaktoturoj estis elmetataj pro la ĉiama balancado, kaŭzita de la funkciado de la liftmaŝinoj al fortaj streĉoj, kiuj povis kaŭzi malstabiligon de la masonaĵoj. Tio faris la liftoteĥnikon de tiuj jaroj ripariĝema kaj per tio multkosta. Per la perfektigo de la ŝtalteĥnologio la masonitaj liftkonstruaĵoj iom post iom, plej malfrue je la komenco de la 1880-aj jaroj, estis anstataŭataj per feraj liftotrabaroj, kiuj estis statike pli precize kalkuleblaj kaj pli bone kontraŭstaris la streĉon. Tio ĉi okazis precipe je novaj ŝaktoj kaj okaze de la pliprofundigoj de jam ekzistaj ŝaktaroj, ĉilastakaze per la enigo de tiaj liftotrabaroj en ekzistajn Malakov-Turojn, kiuj en la sekva tempo ankoraŭ servis nur kiel veterprotektaj konstruaĵoj.
Kiel tipaj kaj karakterizaj rekoniloj de la Malakov-Turoj estas klare elstarigendaj la masivaj fortikaĵecaj turkonstruoj. Tiu ĉi konstruo ekestis meze de la 19-a jarcento, kiam pli profundaj minoj , pli elspeza akvomastrumado kaj plibonigita karboseparado postulis pli alte konstruitajn minliftojn kaj pli granda apogofortoj estis forkaptendaj. Antaŭ ĉi tiu tempo oni enkonstruis la pli malgrandajn minliftotrabarojn aŭ en la tiam kutimaj brikdomoj laŭ modesta arĥitekturo aŭ esceptakaze kiel ekleziaj domformoj, ekzemple en la Salfarejo Königsborn ĉe Unna.[7] Kun Malakov-Turo ĉi tiu konstruformo tamen havis nenion komunan.
La Malakov-Turoj de la Ruhr-Regiono estis plejparte konstruataj el brikomasonaĵoj. Masonaĵoj el rompŝtono ja nure aperis laŭlonge de la Ruhr. Ununura restanta reprezentanto de ĉi tiu masontipo estas la Malakov-Turo de minejo Zeche Brockhauser Tiefbau en Bochum. Tiu ĉi turo, kiu ankoraŭ konserviĝis kiel ruino, havas simplan rektangulan formon, sen alkonstruaĵo aŭ la alikaze kutimaj kromdomoj. La masonaĵo konsistas esence el rompoŝtono, je kio la anguloj havas pro la uzado de ebenfacaj kvadroj el flava Ruhr-Sabloŝtono rektlinian finaĵon. La simplan masonaĵon, kiu ne havas horizonte pasantajn kornicojn, maldensigas malsame grandaj kaj sur ĉiuj kvar flankoj malegale disdonitaj rondarkaj fenestroj. La fenestraj intradosoj same kiel la rondarkoj kaj fenestrokornicoj estis formataj el briko, kiel ili estas ofte troveblaj en romanikaj konstruaĵoj en norda Francujo.[11]
Ĉiuj aliaj ankoraŭ ekzistaj Malakov-Turoj de la Ruhr-Regiono estas tute masonitaj el briko. Ili havas kvadratajn aŭ iomete rektangulajn planojn kun fundamentmuroj dikaj ĝis 2,5 metroj, kiuj trans ĝis kvar etaĝoj supren pokaze laŭŝtupe plimallarĝas. Ekstere ĉi tiuj etaĝoj estas ekkoneblaj pro kornicoj horizonte ĉirkaŭantaj la turon. Ĉiuj fenestroj estas rondarkaj, je kio la nombro de la fenestroj supren de etaĝo al etaĝo altiĝas, foje ankaŭ duobliĝas, sed ankaŭ estas malpli grandaj. La fenestroj plejparte estis reliefigataj per briko, kaj iliaj laŭlongaj eĝoj kaj arkoj ekipataj per kornicoj. Kelkaj turoj havas aldone ĉirkaŭ unuopaj fenestroj rektangulajn kornicajn kadrojn aŭ estis konforme al tio kolorigata laŭ kestoformo. Tiu ĉi formanta elemento foje troveblas ankaŭ en fenestrogrupoj.[11]
Deflankiĝe de la nure kvadrata resp. rektangula bazoformo kelkaj turoj en la Ruhr-Regiono havas, plejparte ĉe unu flanko du kvadrataj aŭ rondaj angulturoj. Tiuj ĉi turoj plifortigas la fortikaĵo-karakteron, je kio la Malakov-Turo de Minejo Westhausen en Dortmund kun siaj plurangulaj turoj, lige kun la rondaj tegmentokupoloj kaj la kornicoj iomete sub la tegmenteĝo transprenitaj el la otomana arĥitekturo efikas preskaŭ iomete ludema. Kelkaj turoj ankaŭ havas tiel nomatajn atiko-zonojn, do duonetaĝo aŭ fina muro por la kaŝado de la tegmento.[11] La tegmentoj estas plejparte plate piramidformaj, centritaj al la mezo, je kio ankaŭ aperas platotegmentoj, ekzemple je Minejo Ewald, kaj rondaj suproj, ekzemple je Minejo Westhausen.
En la saksa karbominado la konstruformo estis malpli vaste disvastiĝinta ol en la Ruhr-Regiono, kaj la turoj estis plej ofte formitaj tre modestaj, do ne havis la tipan aspekton de fortikaĵoturo. La plej konata kaj ankoraŭ nuntempe konserviĝinta turo en Saksujo estas tiu de la minejo Marienschacht en Bannewitz ĉe Dresdeno.[12] Konataj kiel Malakov-Turoj en Bannewitz kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj tamen ne plu ekzistas, estas konstruaĵoj de la minejoj Glück-Auf-Schacht (krevigita en 1930)[12], de Beckerschacht, de Beharrlichkeitsschacht kaj de Berglustschacht.[13] En la minkarbodistrikto Lugau-Oelsnitz ekzistis la ŝaktoparoj Merkur- und Plutoschacht same kiel la ŝaktoj Concordia 1 kaj 2, kaj el la minkarbodistrikto de Zwickau nur iama profundŝakto estas konata kiel vera Malakov-Turo. La Malakov-Turo de Concordia 2 en Oelsnitz konserviĝis, servas tamen nun kiel loĝdomo.
Konata konstruaĵo ankoraŭ konserviĝinta en Belgujo estas la turo de la Minejo Hasard en Visé, Provinco Lieĝo, Valonujo.
De la iam pli ol 130 Malakov-Turoj en la Ruhr-regiono ĝis nun ankoraŭ konserviĝis 14 ekzempleroj, kiuj ĉiuj estas monumentprotektataj. Ĉiuj turoj estas konstruitaj kiel ŝaktoturoj, tamen nur dek du el ili estas rigardataj kiel Malakov-Turoj laŭ malvasta senco.
Laŭ Rainer Slotta oni povas grupigi ĉiujn restajn 14 turojn en kvin kategorioj n[14], kiujn la suba tabelo ilustras.
Minejo | Loko | Ŝaktofosado komenciĝis | Jaro de la finkonstruo | Masonaĵo | Aldonaj apogopilastroj | Eksteraj ŝtuparturoj |
---|---|---|---|---|---|---|
Minejo Carolinenglück | Bochum | 1847 | 1850 | briko | ||
Minejo Carl | Essen | 1855 | 1856 | briko | ||
Minejo Holland 1/2 | Gelsenkirchen | 1856 | 1860 | briko | ||
Minejo Hannover 1 | Bochum | 1857 | 1857 | briko | ||
Minejo Rheinpreußen 1/2 | Duisburg | 1857 | 1884 / 1876 | briko | ||
Minejo Unser Fritz | Herne | 1871 | 1874 | briko | jes | jes |
Minejo Prosper 2 | Bottrop | 1871 | 1875 | briko | jes | |
Minejo Westhausen | Dortmund | 1873 | briko | jes | ||
Minejo Ewald | Herten | 1872 | 1875 | briko | jes | jes |
Minejo Fürst Hardenberg | Dortmund | 1872 | 1874 | briko | jes | |
Minejo Brockhauser Tiefbau | Bochum | 1873 | 1874 | rompoŝtono / sabloŝtono | ||
Minejo Julius-Philipp | Bochum | 1873 | 1877 | briko | jes |
Je la du disputataj Malakov-Turoj temas pri la surteraj liftinstalaĵoj de la ŝaktoj 1 kaj 2 de Minejo Carolinenglück, kiuj laŭ Ludwig Achepohl ne estis realigita en masonaĵo tipa por Malakov-Turo, sed origine havis lignajn resp. ferajn konstruaĵojn[15] kaj pri la lifoturo de la minejo Zeche Alte Haase, kiun la urbo Sprockhövel enlistigis kiel monumentprotektenda Malakov-Turo[16], ĉe kiu en 1897 estis starigita ŝnurorado-trabaro, baziĝanta sur movigrado-elminigo, kiun estis disvolvinta Carl Friedrich Koepe. La fera liftotrabaro elstaris 15 metrojn el la ŝaktodomo 25 metrojn alta, kiu ankoraŭ nur tenis veterprotektan funkcion. Ankaŭ la tempodistanco inter la fosado de Ŝakto Julie en la jaro 1874 kaj la finkonstruo de la turo en la jaro 1898 per 24 jaroj ne plu montras la kunligon inter ŝaktfosado kaj turkonstruo tipa por Malakov-Turoj. Kutime oni tempe paralelis la ŝaktofosadojn kaj la turkonstruojn.[9]
La surteraj ensembloj de Minejo Westhausen apartenas laŭ taksado de la Regiona Ligo Ruhr al la arĥitekture plej gravaj en la Ruhr-Regiono.[17] La Malakov-Turo el la jaro 1873 havas je una laŭlonga flanko du „kastelturetoj“ en kiuj troviĝis fuĝoŝtuparoj por la kazo de brulego.
Alia aparte interesa industrimonumento estas la Malakov-Turo de Minejo Prosper 2 en Bottrop, konstruita en 1872. Ĝi estas la ununura minliftoturo en Eŭropo, je kiu Malakov-Turo kune kun la pli malfrue enkonstruita elminigo-trabaro estas neŝanĝite konserviĝintaj.
Ankaŭ eksterordinara estas la liftinstalaĵo el 1856–1860 de la iama Minejo Holland en Gelsenkirchen, kiu konsistas el du interligitaj Malakov-Turoj kaj estas la ununura konserviĝinta malakovtura paro entute. La du liftotrabaroj estis malkonstruataj fine de la 1960-aj jaroj, kaj en la turoj nun loĝejoj estas enigitaj.
Laste mencienda estu la Malakov-Turo de Minejo Julius-Philipp, kiu estis komplete renovigata kaj nun loĝigas la medicinhistorian kolekton de la Ruhr-Universitato Bochum.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.