Malajzio en la Olimpikoj
sporta delegacio From Wikipedia, the free encyclopedia
Malajziaj sportistoj unue en 1956 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala malajzia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis malajziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 8 arĝentajn kaj
5 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la modestan 114-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

la plonĝisto Bryan Nickson Lomas en Ateno 2004, tiam nur 14-jara, estis la teama flagoportanto
La Olimpika Konsilio de Malajzio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato sekvajare.

la teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008

Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.