municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Madrigal de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.
Madrigal de la Vera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | La Vera | ||
Poŝtkodo | 10480 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Urbano Plaza Moreno (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 824 (2008) | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N, 5° 22′ U (mapo)40.1475-5.3668055555556 [+] | ||
Alto | 401 m [+] | ||
Areo | 42 km² (4 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Madrigal de la Vera [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas madrigaleños. La censita populacio en 2008 estis 1824 loĝantoj. Ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj okazis grava elmigrado el la vilaĝo, kio perdigis trionon de la loĝantaro, el ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj al ĉirkaŭ 2,000 loĝantoj. Nuntempe oni ricevas alvenintojn de urboj aŭ de eksterlande.
Madrigal de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Vera, je altitudo de 401 m; je 170 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42 km². Madrigal de la Vera situas je deklivoj de La Sierra de Gredos integrata en la montaro nomata Sistema Central. Inter la provincoj de Ávila kaj Toledo.
La municipa teritorio limas norde kun la Sierra de Gredos kaj la municipa termino de Bohoyo, apartenanta al Ávila, sude kun la Rivero Tiétar kiu separas ĝin de Las Ventas de San Julián de Toledo. Okcidente limas kun la Kanjono de Minchonesm kiu faras limon kun Villanueva de la Vera. Oriente kun la Kanjono de Alardos, kiu limas kun Ávila kaj Candeleda.
Jam estis antaŭromia setlejo kun kiuj la romianoj devis kontakti kaj pro tio konstruis la ponton. Dum la Mezepoko apartenis al la urbo de Plasencia, kiel granda parto el la komarko, kiu dumlonge nomiĝis ankaŭ La Vera de Plasencia.
Agrikulturo (irigacio por kapsiko por produktado de papriko) kaj brutobredado (kaproj kaj freŝaj fromaĝoj) (48,5 % de laboristaro), dum 27,9 % al servoj, 18,8 % al konstruado kaj nur 4,8 % al industrio. Lastatempe kreskis turismo kaj gastigado (hoteloj, kampadejoj ktp). Tipa ĉirkaŭaĵo kaj belaj naturaj lokoj ĉefe pro abundo de akvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.