ekstersunsistema planedo From Wikipedia, the free encyclopedia
MOA-2007-BLG-192Lb estas ekstersunsistema planedo je proksimume 3000 lumjarojn en la konstelacio Sagitario. Ĉi tiu planedo orbitas ĉirkaŭ la bruna nano MOA-2007-BLG-192L. Kun proksimuma maso de 3,3 Termasoj, ĝi estas unu el la plej malgrandaj konataj ekstersunsistemaj planedoj. Ĝi estis malkovrita per gravita lensado la 24-an de majo 2007, dum la dua periodo de la projekto MOA (angle Microlensing Observations in Astrophysics) ĉe la observatorio Mount John University en Nov-Zelando.[2]
MOA-2007-BLG-192L b | |
---|---|
supertero • ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo | |
Artista bildo de MOA-2007-BLG-192L b ĉirkaŭ sia stelo | |
Gepatra stelo | |
Stelo | MOA-2007-BLG-192L |
Konstelacio | Sagitario |
Rekta ascensio (α) | 18h 08m 04s [1] |
Deklinacio (δ) | −27° 09′ 00″ [1] |
Distanco | 3000±1000 lj [2] |
Orbitaj elementoj | |
Fizikaj ecoj | |
Minimuma maso (m sin i) | 3.3+4.9−1.6 M⊕[2] |
Informo pri malkovro | |
Dato | 24-a de majo 2008 |
Malkovristoj | Bennett et al. |
Metodo | Gravita lensado |
Loko | Nov-Zelando |
Situacio | Publikigita[2] |
La stelo ankaŭ estas malgranda, ĝi havas nur 0,06 M⊙, kaj tre eble ne kapablas teni nuklean fuzion.[3] La kalkulita distanco inter MOA-2007-BLG-192L b kaj ĝia planedo estas proksimume 0,62 AU.[2] Tio signifas ke la planedo eble formiĝis el glacio kaj gaso, pli simila al Neptuno (glacia gasgiganto) ol al la Tero (tereca planedo), laŭ la astronomo David Bennett de la Universitato de Notre Dame[3] iom norde de la urbo South Bend en Indianio kaj nur 7 kilometrojn sude de la limo al Miĉigano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.