Lumturo de La Coubre
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lumturo de La Coubre [lakubʁ] estas lumturo en la atlantika bordo de Francio. Ĝi sekurigas eniron al la estuaro Ĝirondo.
Lumturo de La Coubre | ||||
---|---|---|---|---|
La lumturo de La Coubre | ||||
Situo | ||||
Koordinatoj | 45° 41′ 48″ N 1° 14′ 00″ U (mapo) | |||
Lando | Francio | |||
Loko | La Tremblade (Charente-Maritime) | |||
Ecoj | ||||
Konstruo | 1905 | |||
Alto | 64 m (300 ŝtupoj) | |||
Trafdistanco | 28 nmi (52 km) | |||
Signalo | Du blankaj fulmoj ĉiun 10-an sekundon | |||
Lampo | Halogena lampo (1 000 W) | |||
Vizitebla | Jes | |||
Loĝata | Ne | |||
Protekto | Historia monumento (2011)[1] | |||
Mapo | ||||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||||
La lumturo de La Coubre staras en la okcidento de la duoninsulo de Arvert, ĉe la limo inter Les Mathes kaj La Tremblade, proksimume 15 km nordokcidente de Royan.
De la supro de la lumturo bone videblas la golfo Bonne Anse, la arbaro de La Coubre, Ĝirondo kaj la insulo Oléron.
Pluraj turoj estis starigitaj en la 19-a jarcento, sed ili ĉiuj estis detruitaj de la oceano. En 1895, oni konstruis ŝtonan lumturon, sed ankaŭ ĝi disfalis en 1907. La nuna lumturo estis ekkonstruita en 1904 kaj ekfunkciis en 1905[1]. Ĝi tiam staris 1,8 km for de la oceano, sed hodiaŭ erozio minacas ĝin: en 2010, alta maro proksimiĝas ĝis nur 150 metroj de la lumturo[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.