From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludwig WENIGER (naskiĝinta la 8-an de marto 1841 en Środa Śląska, mortinta la 5-an de marto 1926 en Vajmaro) estis germana pedagogo, klasika filologo kaj arĥeologo.
Ludwig Weniger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1841 en Środa Śląska |
Morto | 5-an de marto 1926 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Okupo | |
Okupo | gimnazia instruisto klasika filologo arkeologo |
Ludwig Weniger frekventis ekde 1850 la gimnazion Paedagogeum ĉe la Mario-konvento magdeburga de kie li iris en 1857 ĉe la berlinan lernejon Friedrichswerdersches Gymnasium. La saman jaron, kiam li pasigis la abiturientan ekzamenon, ekis ankaŭ studoj liaj pri klasika filologio kaj arĥeologio ĉe la Frederiko-Vilhelmo-universitato. Tie li disĉiplis i.a. ĉe la filologoj August Boeckh kaj Moriz Haupt, ĉe la filozofo Friedrich Adolf Trendelenburg, ĉe la freŝbakista profesoro kaj historiisto Theodor Mommsen, kaj antaŭ ĉio ĉe la arĥeologo Eduard Gerhard, kiu fondis en Romo Istituto di Corrispondenza Archeologica, la antaŭulan societon de Germana Arĥeologia Instituto. Al li Weniger ankaŭ dediĉis disertaĵon sian. En la jaro 1863, dum brulis la t.n. Bonna interfilologa kverelo, Weniger iris ĉe la Bonnan universitaton. Tie li aŭskultis prelegojn de la du kontraŭuloj Otto Jahn kaj Friedrich Ritschl, kiuj sukcese separigis la filologian seminarion en du malamikajn sekciojn. Ŝajne anis Weniger en la porritschel-a partio.
En Bonn li doktoriĝis en 1865 per defendo de laboraĵo pri Delfo kaj pasigis la ŝtatan ekzamenon por gimnaziinstruadrajteco. En 1863 li ekdeĵoris ĉe la privata Kortegan-lernejo en Bonn kaj iris en 1866 Vroclavon ĉe la Elizabeto-gimnazion. Kiel lernejestro li troviĝis ekde 1875 en Eisenach en la malhumanisma gimnazio (la nuna Marteno-Lutero-gimnazio); jam du jarojn antaŭe li tiuloke ekinstruistis. En 1881 li vokitis Vajmaron ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion kiun li estris ĝis la 1908-a jaro.
Esploroj liaj koncentriĝas sur la interpretado de la helena mitologio kaj la religio kaj kultoj de la helenoj. La deduktojn li publikigis ne nur en diversaj jarlibroj lernejaj: oni ilin ankaŭ raportis ĉe Ausführliches Lexikon der griechischen und römischen Mythologie (de Wilhelm Heinrich Roscher); por tiu ĉi altvalora manlibro Weniger longe kontribuadis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.