From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles LUCIANO (naskiĝis Salvatore LUCANIA[1] la 24-an de novembro 1897, mortis la 26-an de januaro 1962), pli bone konata kiel "Lucky Luciano", estis influa ital-devena gangstero, krima genio kaj krim-estro, kiu laboris plejparte en Usono.[2][3] Luciano estas konsiderata kiel la patro de la moderna organizita krimo en Usono pro sia establo de la unua Mafia Komisiono. Li estis ankaŭ la unua oficiala estro de la moderna Genovesa krimfamilio. Li estis, kune kun siaj asociitoj, instrumenta en la evoluado de la Nacia Krima Sindikato.
Lucky Luciano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Salvatore Lucanio |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1897 en Lercara Friddi, Reĝlando Italio |
Morto | 26-an de januaro 1963 (65-jaraĝa) en Napolo, Kampanio, Italio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | St. John Cemetery (en) |
Lingvoj | itala • angla |
Ŝtataneco | Italio (1946–1962) Reĝlando Italio (1897–1946) Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Amkunulo | Igea Lissoni (en) |
Okupo | |
Okupo | gangstero rum-runner (en) droglordo racketeer (en) mafiestro loan shark (en) |
Luciano estis procesita kaj sukcese kondamnita pro deviga prostituado en 1936 post jaroj da enketado fare de la Distrikta Advokato Thomas E. Dewey. Li estis kondamnita al tridek-jara prizona daŭro, sed dum la dua mondmilito, interkonsento estis farita kun la Departemento de la Mararmeo per lia asociito Meyer Lansky por protekti la havenojn de Nov-Jorko kontraŭ aksaj U-boatoj. Dewey preskaŭ malzorgis fari sian parton de la interkonsento, kaj monatoj estis bezonataj por fine veni al solvo por liberigi Lucianon. Li estis deportita por vivi libere ekster Usono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.