Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ligo de Komunistoj de Jugoslavio (serbokroate Савез Комуниста Југославије, СКЈ) estas Komunista Partio de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ), kiu ekzistis inter jaroj 1919 kaj 1989.
Ligo de Komunistoj de Jugoslavio | ||
---|---|---|
Коммунистическая партия Югославии | ||
partio | ||
Komenco | 20-a de aprilo 1919 vd | |
Fino | 22-a de januaro 1991 vd | |
Poste | Ligo de Komunistoj en Serbio vd | |
Lando(j) | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Demokratia Federacia Jugoslavio • Federal People's Republic of Yugoslavia • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd | |
Sidejo | Beogrado | |
Ideologio |
marksismo • Titoismo • jugoslavismo • socialisma patriotismo • memregado de laboristoj | |
Gi estis fondita en 1919 kiel Socialisma porlaborista partio de Jugoslavio (ekde junio 1920 Komunista partio de Jugoslavio) . Ekde 1935 la strukturo pli kaj pli malcentrigitis. En 1990 (fakte jam ekde 1988/89) ĝi disfalis en naciajn socialismajn partiojn.
Ĉe la elektoj de 1920 ĝi fariĝis la tria plej forta partio. Sub la estro de Josip Broz Tito (ekde 1937 partigvidanto) la partio ekgravegis ĉefe kiel partizana movado kontraŭ la okupacio fare de la nazioj de 1941-45. Partiinterne gravis la fondo kaj kunsidoj de AVNOJ dummilite.
Post 1948, jaro de la forpelo el Kominform, la partio ŝanĝiĝis sekvante la propran komunisman vojon sendepende de Sovetunio. La Popolfronto iĝis en 1953 la Socialisma federacio de la laboristoj de Jugoslavio. Inter 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj senteblis naciaj tensioj.
En 1991, Dum la 14-a kongreso de LKJ, lasta kongreso, Sloveniaj deputitoj kritikis pri naciisma politiko de Serbio kaj demandis decentrigo de Federacia strukturo, sed Serbio rifuzis ĝin. Post la Kongreso, La 25-an de junio 1991, Slovenia SR kaj Kroatia SR deklaris sendependencon el SFRJ.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.