asocio (1947–1956) de Eŭropaj Marksitaj-Leninistaj partioj From Wikipedia, the free encyclopedia
Kominform (ruse Коминформ aŭ Коминформбюро; plentitole: ruse Информационное бюро коммунистических и рабочих партий, Informacionoje bjuro komunistiĉeskiĥ i raboĉiĥ partij, tradukite: Informigburoo de komunistaj kaj laboristaj partioj) estis internacia komunisma informorganizo kaj iel posteula organizo de la Tria Internacio.
Kominform | ||
---|---|---|
politika internacio | ||
Komenco | 6-a de oktobro 1947 vd | |
Fino | 17-a de aprilo 1956 vd | |
Antaŭe | Tria Internacio vd | |
Sidejo | Beogrado | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Josif Stalin vd | |
Posedatoj | Por daŭra paco, por popola demokratio! vd | |
Kominform fondiĝis en Szklarska Poręba (Pollando) la 27-an de septembro 1947 fare de la komunistaj partioj de Sovetunio, Bulgario, Pollando, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Italio kaj Francio. Ĝia unua tasko estis interŝanĝi informojn kaj spertojn inter la socialismaj partioj kaj oni spronis la membrojn al libervola kunordigo de agadoj. Inter la fondintoj estis i.a.la bulgaro Georgij Dimitrov.
Stalin kunvokis la konferencon responde al pluraj kontroversioj inter komunistaj eŭropaj registaroj ĉu partopreni konferencon en Parizo pri la plano Marshall julie 1947. Flanke de Sovetunio la konferencon gvidis Andrej Ĵdanov, kiu en sia referato konstatis, ke rilate al ofensivo de la „usona imperialismo”, kiu laŭdire kaŭzis aperon de la du tendaroj („imperialisma” kaj „demokratia”) oni devas „kunpremi vicojn” kaj fondi konstantan „konsultan” organon de komunistaj partioj. Dum la konferenco la ideon apogis antaŭ ĉio reprezentantoj de Komunista Partio de Sovetunio kaj de Jugoslavio, ceteraj partoprenantoj prefere restis pasivaj; flanke de Pola Laborita Partio forte ĝin apogis juddevena Hilary Minc, sed Władysław Gomułka estis skeptika pri bezono de la Buroo.
Sed baldaŭ ĝi estis dominita fare de la Komunista Partio de Sovetunio kaj fiutiligitis fare de Stalin por eksterlandaj aferoj de sovetia politiko, aparte kontraŭ la dissplitiĝtendencoj de konsideritaj ribeluloj jugoslavaj sub la gvido de la eksa partizangvidanto Josip Broz Tito.
Pro la rifuzo de la sudslavoj sekvi senkritike la sovetian modelon kaj pro ilia volo trovi propran vojon socialismen, la Komunista Partio de Jugoslavio devis malaniĝi al Kominform en junio de 1948. Simpatiantoj de la Tito-politiko ene de la aliaj membropartioj de Kominform senskrupule persekutitis laŭ ordono de Stalin mem.
La sidejo kominforma, ĝis tiam en Belgrado, translokitis al Bukareŝto. En la kadro de malstalinigo de la Orienta Bloko meze de la 1950-aj jaroj kaj cele la normaligon de la rilatoj kun Jugoslavio, la tuta Kominform-organizo malfonditis en la 17-a de aprilo 1956, laŭ instigo de Nikita Ĥruŝĉov.
Artikolo Internationale, ĉe la germanlingva Microsoft Encarta, 2007 (DVD).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.