Mosnang estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2926 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro malkreskis al 2885.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Mosnang
Thumb
Blazono de Mosnang
Thumb
Ĉefstrato de Mosnang
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj 47° 21′ 43″ N  2′ 24″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj2885
Areo50,05 km²
Alteco735 m super marnivelo
Poŝtkodo9612
Komunumkodo3394
Thumb
Mapo de Mosnang
vdr
Fermi

Geografio

La komunumo Mosnang situas en la norda parto de la elektodistrikto Togenburgo, oriente de la ĉefaj trafikvojoj. La teritorio de la komunumo estas montara kaj apartenas al la Antaŭalpoj. Krom Mosnang mem apartenas al la komunumo ankaŭ la vilaĝetoj Libingen, Mühlrüti kaj Dreien. En Mühlrüti troviĝas la fonto de la rivero Murg, alfluanto de Turo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,05 km², de kiuj 2,38 km² estas kovritaj de arbaro, 2,45 km² servas por agrikulturo kaj 0,18 por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mosnang limas en nordo al Fischingen kaj Kirchberg, en nordoriento al Lütisburg, en oriento al Bütschwil kaj Krinau, en sudoriento al Wattwil, en sudo al Goldingen, kaj en sudokcidento al St. Gallenkappel, kaj en okcidento al Fischenthal.

Trafiko

Mosnang estas atingebla en 6 minutoj per poŝtaŭtobuso ek de la stacidomo de Bütschwil.

En Mühlrüti komenciĝas la pasejvojo tra Hulfteggpasejo al Steg (komunumo Fischenthal) en Kantono Zuriko.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mosnang datiĝas el la jaro 854 kiel Masinang.[2]

En mezepoko Mosnang apartenis al la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1468 ĝi transiris al la posedaĵoj de la Princabatejo Sankt-Galo. Mosnang deklaris en la jaro 1798 kune kun aliaj togenburgaj komunumoj sian liberecon. En la jaro 1803 la kvar municipoj Mosnang, Libingen, Mühlrüti kaj Dreien estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Mosnang.

Same kiel la plej multaj aliaj togenburgaj komunumoj ankaŭ Mosnang devis registri dum la lastaj jaroj malkreskon de la konstanta loĝantaro.

Esperanto en Mühlrüti

Laŭ dokumento de la gastejo "Sennhof" en Hulftegg pasejo (Panorama Restaurant Hulfteggpass, 1867 bis 2013) la posendantoj de tiu gastejo uzis Esperanton en la jaro 1899 sur ŝildo, kie legiĝas "Internacia Ligo Sennhof Hulftegg 5"

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.