From Wikipedia, the free encyclopedia
Tendaro Liberty (araba transliteraĵo: Tendaro Hurriya) estas iama usona militbazo en Bagdado (Irako), nun uzata kiel rifuĝejo por membroj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP), antaŭe loĝintaj en Tendaro Aŝrafo. Irano plu konsideras OMIP-anojn teroristoj, kvankam Usono kaj Eŭropa Unio jam ne plu enlistigas OMIP inter terorismaj organizaĵoj.[1]
Tendaro Liberty | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
(Camp Victory) (Camp Hurriya) (Camp Al-Tahreer) | ||||||||||||
Memorceremonio pri la Atencoj de la 11-a de septembro 2001. Septembro 2008 | ||||||||||||
| ||||||||||||
okupata de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (ekde 2013) | ||||||||||||
La tendaro Liberty aperis dum la Invado de Irako 2003 sub nomo Victory Norda (araba transliteraĵo: Camp Al-Tahreer) . En septembro 2014 ĝi estis alinomita kiel tendaro Liberty (araba transliteraĵo: Tendaro Hurriya)[2] Aliaj tendaroj, kiuj formis la Tendararon Viktory: Tendaro Viktory (antaŭe konata kiel Tendaro Viktory Suda), Tendaro Striker, Seitz, and Tendaro Slayer. La aninomado celis plibonigi reputacion de la usonaj militejoj ĉirkaŭ Bagdado kaj fini problemojn pri plurfojaj nomŝanĝoj.
Dum la Iraka milito la bazo estis la plej granda instalaĵo de la Plurnacia Korpuso Irako lokita en nord-orienta parto de la Internacia Bagdada flughaveno kaj iĝis parto de la usona Tendararo Viktory. Ĝi estis duoble pli granda ol Bondsteel en Kosovo kaj unu el plej grandaj eksterlandaj usonaj militbazoj post la Vjetnama milito.[2]
La 11-an de majo 2009 serĝento de la usona armeo John M. Russell pafis kontraŭ siaj kunservantoj en tendara kliniko, murdinte kvin homojn antaŭ li estis kaptita.
La nova iraka registaro ĉiam pli insistis, ke la OMIP-anoj forlasu Irakon kaj unuapŝe ĝi postulis fermon de tendaro Aŝrafo, ilia plurjara rezidejo.
La 18-an de februaro 2012 unuaj kelkcent tendaranoj estis translokitaj de Aŝrafo en Liberty.[3] La tendaro Aŝraf estis nomita ankaŭ Nova Irako kaj la tendaro Liberty estis nomita Hurija.[4] En aprilo 2012 translokiĝis jam 1200 tendaranoj.[5] Usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton diris, ke kunlaboro de OMIP rilate fermon de la tendaro Aŝrafo estos decida argumento por forigi ĝin el la listo de teroraj organizaĵoj.[6] En aŭgusto 2012 Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj alvokis ĉirkaŭ mil restintajn tendaranojn translokiĝi al la nova tendaro. Destinita por tio tempo elĉerpiĝis la 20-an de julio.[7]
En 2012 preskaŭ ĉiuj 3400 tendaranoj de Aŝrafo estis translokitaj al tendaro Liberty.[8] Tio parte instigis Usonon forigi OMIP de la listo de terorismaj organizaĵoj.[1]
En marto 2014 dum la kunsido de la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj reprezentanto de Irako dankeme rimarkigis ke Irano amnestiis centojn da OMIP-anoj, loĝantaj en tendaro Hurija, kio ebligis ilian revenon en la naskiĝlandon. Samtempe li petis helpon de la internacia komunumo por transloki al aliaj landoj restintajn anojn de la organizaĵo kaj tiele «fini ilian neleĝan ĉeeston en Irako dum pli ol du jardekoj».[9]
La 9-an de februaro 2013 la tendaro estis bombardita per misiloj kaj bombokanonoj, kio kaŭzis pereon de ok kaj vundiĝon de almenaŭ 100 personoj. Pro tio tendaranoj kaj iliaj reprezentantoj kaj advokatoj petis Sekretarion de la Unuiĝintaj Nacioj revenigi ilin al Aŝrafo kiu, laŭ iliaj vortoj, estis 80-oble pli vasta, havas betonajn konstruaĵojn kaj bunkrojn, do estas pli sekura. Ili konsideris tion des pli grava, ĉar laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj kaj la usona ambasadorejo en Irako, plena translokado de ĉiuj tendaranoj al aliaj landoj okupos tri ĝis 10 jarojn.[10]
La 20-an de aprilo 2013 en la tendaro okazis 20 eksplodoj. La tendaranoj kulpigis la irakan registaron pro malhavigo al ili de adekvataj protektado kaj medicina asistado.[11]
La 26-an de decembro 2013 okazis alia misila atako, mortiginta kvar kaj vundinta ĉirkaŭ sep tendaranojn.[12] Tio estis la lasta el kvar atakoj okazintaj en 2013[13] kaj la plej forta el ili.[14]
Irakaj aŭtoritatoj tradicie refutis ajnan komplicon je tiuj agoj. Tamen ĉi-kaze respondecon pri la atako prenis al si Wathiq al-Batat, komandestro de la al-Mukhtar Armeo, relative nova ŝijaisma militgrupo, laŭdire fondita kaj subtenata de Irano. Antaŭe Wathiq al-Batat estis komandestro de la pli konata iraka ŝijaisma grupo Kata'ib Hezbollah.[15]
Post tio la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj alvokis irakajn aŭtoritatojn garantii sekurecon de la tendaranoj kaj petis la internacian komunumon trovi lokon por 1400 loĝantoj de tendaro Liberty, kiuj estas translokataj ekde 2011, sed dume nur 311 homoj foriris al triaj landoj.[16]
En 2012 la Laborgrupo pri arbitraj detenoj de la Konsilio pri homaj rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj pritraktis la vivkondiĉojn en tendaro Liberty reference al nenomita informfonto kaj trovis ke ili tre similas al tiuj en prizono kaj rompas homajn rajtojn de la tendaranoj.
Interalie oni sciigis, ke 400 anoj de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado decidis forlasi Aŝrafon kaj konsentis translokiĝi al Liberty, kie unuapaŝe okazu ilia identigado kaj konfirmado de la rifuĝinta statuso. Post atingi la tendaron ili estis envicigitaj kaj vokitaj kvazaŭ prizonuloj. Multaj el ili estis senigitaj je privataj posedaĵoj. Parencoj kaj advokatoj ne rajtis viziti ilin.
Oni diris, ke la tendaro estas ĉirkaŭita de kvar metrojn alta betona muro kaj ĉiuj enirejoj estas gardataj de iraka polico. Stabejo de la polico troviĝas ĉe la unua sekcio, kie loĝas la tendaranoj, dum policejoj situas ĉe norda kaj suda pordegoj kaj ĉe la nord-orienta parto de la tendaro. Policpatroloj regule frekventas loĝareojn kaj kondutas kvazaŭ prizongardistoj. Loĝareo estas ĉirkaŭita de vicoj da sablosakoj kaj de betona muro. Laŭ la tendara perimetro staras gvatkameraoj kaj sonsensoroj. La nenomita fonto asertas, ke la vivkondiĉoj en la tendaro malkongruas al internaciaj normoj por rifuĝejoj. Mankas pluraj higienaĵoj, akvoprovizado estas malsufiĉa kaj elektroprovizado ofte rompiĝas.
La Laborgrupo ne ricevis iun respondon de la iraka registaro, do memorigis al ĝi ke la loĝantoj de tendaro Liberty havas statuson de «protektatoj» laŭ la Konvencio de Ĝenevo la Kvara. Ili petas azilon, ne estas akuzitaj pri io, nek juĝataj pri iuj krimoj.[17]
La Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado informis kaj avertis pri aktivado en Irako de la iranaj Quds Fortoj (parto de Pasdarano) subestre de Qasem Soleimani, kun celo estas masakri la loĝantojn de tendaro Liberty dum komunaj operacoj kun la Iraka armeo.[18]
En aŭgusto 2014 la iraka registaro blokadis liveradon de manĝaĵoj, fuelo kaj akvo al la tendaro.[19] Ad Melkert, iama ĉefo de la Asista Misio de la Unuiĝintaj Nacioj por Irako (AMUNI), kiu en 2009 klopodis trovi solvon por sekurigi la vivon de OMIP-anoj en tendaro Aŝrafo, postulis de AMUNI respondecigi la irakan registaron pri kreado de dignaj vivkondiĉoj en la tendaro kaj pri ĝia provizado per bezonataĵoj.[20]
En oktobro 2014 la Komitato pri politikaj aferoj kaj demokratio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo ripetis sian maltrankviliĝon pri la situacio. Interalie la parlamentanojn zorgigis deklaro de iraka ministro pri justico, ke eventuala peto de Irano pri ekstradicio de la loĝantoj de tendaro Liberty estus kontentigita.[21]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.