Usona politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Hillary Rodham CLINTON (naskiĝis kiel Hillary Diane RODHAM la 26-an de oktobro 1947) estis la ministro pri eksterlandaj aferoj de Usono ĝis la fino de februaro 2013, anstataŭis ŝin pro ŝia malsano la nova ministro pri eksterlandaj aferoj John Kerry, kaj antaŭ tio, ŝi estis usona senatano de Novjorkio. Ŝi estas edzino de Bill Clinton, la 42-a prezidanto de Usono, kaj estis "unua damo" de Usono ekde 1993 ĝis 2001. Antaŭe, ŝi estis juristino. Ŝi estas membro de la Usona Demokrata Partio.
Malsame ol la tradicia rolo de la unua damo, Hillary Clinton rekte influis politikon dum la prezideanteco de sia edzo.
En 2000, Hillary Clinton elektiĝis al la Usona Senato, iĝis la sola Unua Damo, kiu iam aspiris politikan oficon, kaj la unua virino, kiu reprezentis Novjorkion.
Je la 20-a de januaro 2007, ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la prezidanta balotado en Usono en la jaro 2008, sed malvenkis en la partia nomuma procezo. Barack Obama venkis kaj tion kaj la baloton mem.
Je la 12-a de aprilo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por la balotado en 2016.
En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 ŝi malvenkis per rezulto 218 ĝis 276 elektist-voĉoj kun la kontrkadidato de Respublikana Partio Donald Trump[1].
Ŝi apartenas al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio, kaj havas du pi junajn fratojn – Hugh kaj Tony. Ŝia patro Hugh E. Rodham mortis 82-jaraĝa pro apopleksio en 1993. La patrino Dorothy Howell Rodham mortis 92-jaraĝa en 2011.
Ŝi estis edzino de prezidento de Usono Bill Clinton, dum la jaroj 1993–2001. Ŝi havas filinon Chelsea (ŝi naskiĝis la 27-an de februaro 1980). La divorcon kuninfluis amaskomunikilaj informoj pri rilatoj de la iama prezidanto de Usono Bill Clinton al Monica Lewinsky kiu laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj en la jaro 1998 okazis informo pri midzado de ŝi al la tiama prezidanto de Usono.
Hilary Clinton loĝas en Chappaqua (Novjorkio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.