From Wikipedia, the free encyclopedia
La Libera Universitato de Bozen-Bolzano (germane Freie Universität Bozen, itale Libera Università di Bolzano, angle Free University of Bozen-Bolzano) situas ĉefe en Bozen, Italio. Ĝi estis fondita en la jaro 1997 kaj havas nuntempe kvin fakultatojn.
Libera Universitato de Bozen-Bolzano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rektorejo de la Libera Universitato de Bolzano-Bozen | |||||
universitato | |||||
moto | Trilingva kaj interkultura | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 31-a de oktobro 1997 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 46° 29′ 53″ N, 11° 20′ 58″ O (mapo)46.49792511.349438 | ||||
lando | Italio | ||||
urbo | Bolzano-Bozen | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 3 886 vd (stato: 30-a de junio 2019) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĉe sia fondiĝo en 1997 la universitato havis nur la fakultatojn pri ekonomio kaj pri edukaj sciencoj. La universitata biblioteko estis malfermita en 1998. Sekvis la fakultatoj pri informadiko kaj pri dizajno kaj arto. Kiel lasta fakultato estis establita la fakultato pri naturaj sciencoj kaj tekniko en la jaro 2007.
La LUB estis la unua trilingva universitato en Eŭropo. Prelegoj kaj seminarioj estas okazigataj en la germana, la itala kaj la angla. La nura escepto estas la fakultato pri edukaj sciencoj, kiu ofertas al la studentoj parolantaj la germanan, la italan kaj la ladinan apartajn lernajn sekciojn.
La universitato ofertas studprogramojn de bakalaŭreco ĝis doktoreco. Celo de instruado estas disponigi teorie solidan bazon kun bona rilato al praktika aplikado. Granda parto de instruaj agadoj okazas kiel seminarioj, prelegoj donitaj fare de gastparolantoj kaj praktika trejnado en laboratorio. Ene de la kadro de la akademiaj interŝanĝprogramoj, studentoj estas apogitaj por pasigi unu aŭ plurajn semestrojn en universitatoj eksterlande. La studentojn reprezentas i.a. Sudtirola asocio porstudenta.
La universitato havas tri sidejojn. La ĉefa troveblas en Bolzano, aliaj en Bressanone/Brixen (Fakultato pri edukaj sciencoj) kaj Brunico/Bruneck (Bakalaŭro pri turismo). La konstruaĵoj en Bolzano-Bozen estis dizajnitaj fare de la arkitektoj Matthias Bischoff kaj Roberto Azzola[1] de Zuriko[2] kaj tiuj ĉe Bressanone de Regina Kohlmeyer kaj Jens Oberst de Stuttgart. Ĉi-lasta en 2005 gajnis la 9-an arkitekturpremion de la grandurbo de Oderzo.[3]
La rektoroj de la universitato estis Alfred Steinherr, ekonomiisto el Luksemburgio, de 1998 ĝis 2003, la svisa lingvistino Rita Franceschini, de 2004 ĝis 2008, kaj la germana sociologo Walter Lorenz, ekde 2008.[4]
La Lernejo de Ekonomiko kaj administrado Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine estas bazita en Bozen-Bolzano kaj Bruneck-Brunico. Ĝi ofertas tri bakalaŭrajn kaj du magistrajn programojn.
La Faculty of Education (Fakultato pri Edukaj Sciencoj) Arkivigite je 2013-06-26 per la retarkivo Wayback Machine troviĝas en Brixen-Bressanone kaj la sekvaj kursoj estas aktivaj:
La Fakultato pri Informadiko Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine havas la sekvajn kursojn:
La Fakultato pri Naturscienco kaj Teknologio Arkivigite je 2013-06-17 per la retarkivo Wayback Machine havas la sekvajn aktivajn kursojn:
La Fakultato de Dizajno kaj Arto Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine ofertas la sekvajn kursojn:
La Fakultato pri Informadiko Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano estas tre aktiva laŭ tiu maniero kaj estas inter la esplorcentroj rekonitaj fare de la Eŭropa Unio kiel gvidanto en tiu programo. Ekzistas 3 eŭropaj magistraj programoj en la areo de komputiko kurantaj en tiu universitato, sub Erasmus Mundus.
Ekde 2011 ekzistas la plurfaka kurso Studium Generale, kiuj preparas por larĝa aro de magistraj programoj.[5]
Laŭ la nombroj disponigitaj en la retejo, ekde 1998 275 esplorprojektoj estis faritaj ene de la universitato.[6]
Laŭ biblioteka rangotabelsistemo eldonita fare de germanaj bibliotekretoj (BIX-projekto) en 2009, tiu universitato havas la duan plej bonan bibliotekon inter germanlingvaj ŝtatoj (Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj Sudtirolo en Italio).[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.