Granges (Vevejso)

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Granges (Vevejso)map

Granges estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 818 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Granges
Thumb
Blazono de Granges
Blazono de Granges
Thumb
Kapelo Sankta Nikolao en Granges
Kapelo Sankta Nikolao en Granges
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
DistriktoVevejso
Koordinatoj 46° 31′ 28″ N  49′ 45″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj818
Areo4,46 km²
Alteco753 m super marnivelo
Poŝtkodo1614
Komunumkodo2328
Thumb
Mapo de Granges
Mapo de Granges
vdr
Fermi

Geografio

Granges situas en la valo de la rojo Biordo, fontrivereto de la rivero Brojo en sudokcidento de la Friburga Mezlando, ĉe la norda deklivo de la monto Pèlerin. La komunumo konsistas el la vilaĝo Granges kaj la setlejoj Beauregard, Les Verchières, La Combe kaj La Cuvigne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,46 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Granges limas en nordo al Oron, en oriento al Bossonnens, en sudo al Attalens, en sudokcidento al Chardonne, kaj en okcidento al Puidoux.

Trafiko

Granges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona vojo n-ro 193 pasas en oriento la komunuman teritorio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La trajnlinio de Friburgo al Laŭzano pasas tra la komunuma teritorio, sur kiu tamen ĝi ne disponas pri haltejo. La stacidomo Granges ĉe la etspura fervojlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieŭ situas ĉe la komunuma limo sur la teritorio de la najbara komunumo Bossonens.

Historio

La unua dokumenta mencio de Granges datiĝas el la jaro 1134 kiel per campos Grangiarum. Dum mezepoko Granges apartenis al la Senjorujo Bossonens, kiu post la konkere fare de la urba ŝtato Friburgo en la jaro 1336 fariĝis friburga voktejo. En la jaro 1615 Granges estis atribuita al la Voktejo Attalens. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Châtel-Saint-Denis, kiu surbaze de la nova konstitucio de 1848 estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.