Attalens

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Attalensmap

Attalens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Attalens
Thumb
Blazono de Attalens
Blazono de Attalens
Thumb
Kastelo de Attalens
Kastelo de Attalens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
DistriktoVevejso
Koordinatoj 46° 30′ 36″ N  50′ 56″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj3006
Areo9,76 km²
Alteco777 m super marnivelo
Poŝtkodo1616
Komunumkodo2321
Thumb
Mapo de Attalens
Mapo de Attalens
vdr
Fermi

Geografio

Attalens situas sur la akvodislimo inter Rodano en sudo kaj Rejno en nordo, nordokcidente de la Friburgaj Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Attalens, Tatroz kaj Vuarat, kaj la vilaĝetoj Corcelles kaj Rombuet.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,76 km², de kiuj 26,9% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 13,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Attalens limas en nordo al Oron, en oriento al Remaufens, en sudoriento al Corsier-sur-Vevey, en sudo al Jongny, en sudokcidento al Chardonne, en nordnordokcidento al Granges (Vevejso), kaj en nordokcidento al Bossonnens.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 193 de Bossonnens al Corsier-sur-Vevey. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 4 kilometrojn sude de Attalens apud Chardonne. Per buslinioj al Palézieux, Corsier-sur-Vevey, Bossonnens kaj Vevey la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Attalens datiĝas el la jaro 867 kiel Haltningum. dum mezepoko Attalens apartenis al la Senjoroj de Oron, kiuj en la jaro 1200 konstruis kastelon en Attalens. En la jaro 1475 friburganoj konkeris la vilaĝon kaj rabobrulis ĝin. 1523 Karolo la 3-a de Savojo vendis la kastelon de Attalens al la katedrala kapitolo de Laŭzano. En la jaro 1336 la urba ŝtato Friburgo konkeris Attalens kaj ĝi fariĝis voktejo de Friburgo. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 Attalens apartenis al la distrikto Châtel-Saint-Denis kaj poste ĝi sub la nova konstitucio de Friburgo estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.