Landa Asocio en la Esperanto-movado estas organizaĵo kiu kunigas la esperantistojn en unu lando.
Ekde 1934, Landa Asocio povas aliĝi al UEA, aligante siajn membrojn kiel aligitajn membrojn de UEA. UEA havis ĉirkaŭ sesdek aliĝintajn landajn asociojn. Apud tiuj ĉi aliĝintaj Landaj Asocioj ekzistas aliaj - nealiĝintaj - Landaj Asocioj ekster UEA. Ili kutime ne havas sufiĉe da membroj por aliĝi.
Principe UEA volas akcepti nur unu Landan Asocion el unu regno, sed en la estinteco oni plurfoje faris esceptojn. Tio povis havi aŭ etnajn kaŭzojn, aŭ okazis pro alia malunueco de la organizita movado en unu lando (ekz. la brazila movado kiu dum multaj jaroj havis tri landajn asociojn pro administrativaj kvereloj).
Landa Asocio devas esti, laŭ la Statuto de UEA, "laŭorde organizita". Kutime Landa Asocio, ĉu aliĝinta aŭ ne, estas organizita kiel nekomerca unuiĝo de homoj aŭ de suborganizaĵoj. Ekzemple, Esperanto Nederland estas societo de individuoj, dum Belga Esperanto-Federacio konsistas el regionaj asocioj (flandra, brusela, franclingva). Iam ekzistis en UEA Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo, kaj tiu Landa Asocio do ne estis nekomerca membro-organizo sed komerca. Pli problema povas esti asocio kun nesufiĉa memstareco, ekz. la Esperanto-Asocio de GDR estis nur parto de la ŝtat-proksima amasorganizaĵo Kulturligo de GDR.
Ĉi-sube troviĝas la nomoj de la aktuale 71 landaj asocioj de UEA.
Hungara Esperanto-Asocio (HEA), fondita kiel Hungarlanda Esperanto-Societo en 1911, unuiĝinta kun HESL en 1947, nefunkcio dum 1950-1956, en 1956 fondita Hungara Esperanto-Konsilantaro, ekde 1960 nomo Hungara Esperanto-Asocio; aliĝis al IEL en 1936 kaj al UEA en 1961
Esperanto-Asocio de Irlando La unua Esperanto-Asocio en Irlando estis ‘Grupo Esperantista Dublina’ fondita en 1905. Sekvis ĝin en 1907 ‘Irlanda Esperanto-Asocio’. Aliĝo al UEA en 1979 post reorganizado sub la nuna titolo
Per la statuto de 1934 unuafoje UEA ebligis la aliĝon de Landaj Asocioj. Kvankam la Interkonsento de Kolonjo pri la integrigo de la Landaj Asocioj estis subskribita jam en 1933, la aliĝoj okazis nur ekde aprilo 1934.
La Ĝeneva UEA (1936-1947) ne havis Landan Asocion, krom la svisa kiu restis oficiale ĝis 1938, kaj la neaktivaj en Hispanio kaj Katalunio. Aliĝoj dum tiu epoko okazis nur al Internacia Esperanto-Ligo, eĉ se la posta Jarlibro de UEA indikas ekzemple "UEA 1946" ĉe la argentina ligo. Entute aliĝis ĝis 1946 sume 26 asocioj, sed kelkaj forfalis dum la antaŭmilita kaj milita tempo. Notindas la aliĝo de ekstereŭropaj asocioj: EANA (Usono, 1936, jam antaŭe membro en internacia tegmenta organizaĵo), Brazila Ligo (1936), Japana Esperanto-Instituto (~1936), Aŭstralia Esperanto-Asocio (1942), Maroka Esperanto-Asocio (1945) kaj Argentina Esperanto-Ligo (1946).
Malgraŭ la kunfandiĝo de 1947, la aliĝoj de Landaj Asocioj al IEL pluvalidis ankaŭ en la kunfandita UEA. Jam en 1947 la regulo unu lando - unu asocio estis lezita, per la flandra aliĝo, kaj sekve rilate al jugoslaviaj asocioj. Ekde 1949 UEA komencis perdi la moskvo-blokajn asociojn, kiuj poste nur malrapide iom post iom revenos.
1955: En tiu ĉi jaro UEA havis 22 aliĝintajn Landajn Asociojn (laŭ EeP) [23]
(Laŭ la supra listigo inter 1948 kaj 1955 okazis 9 (re)aliĝoj kaj unu malaliĝo, sume +8. Kontraste laŭ la informoj en EeP la suma nombro estis 19 en 1948 kaj 22 en 1955, nur +3. Estas do malkongruo inter tiuj nombroj.)
La reveno de la hungara asocio markas certan "normaliĝon" en orienta Eŭropo, ĉar per tio estis aliĝintaj la tri klasikaj asocioj en tiu regiono: la pola, la bulgara kaj la hungara. La UEA-politiko rilate al la regulo unu lando - unu asocio estis ambigua: en Belgio la problemo supervenkiĝis (pro internbelgiaj kaŭzoj), en Brazilo UEA akceptis duan asocion.
Sub la prezidantecoj de Humphrey R. Tonkin kaj Grégoire Maertens aliĝis kaj ondo da sudamerikaj asocioj, kaj la restintaj de la komunisma mondparto (ekz. la ĉina kaj la soveta).
Laŭ uea.orgArkivigite je 2013-09-14 per la retarkivo Wayback Machine ĝi aliĝis en 1934, sed fakte ĝi ne aperas en la aktoj tiam. En 1936 la Estraro de UEA malakceptis aliĝpeton, ĉar ĝi ne volis pagi la plenan kotizon. Vd. AdUEA: T02-010, Bastien-Kreuz 1934-1936, Protokolo de la Paska Kunveno de la Estraro de UEA en la Centra Oficejo, Ĝenevo, 11-an kaj 12-an de aprilo 1936, p. 6.
Laŭ kongresraporto en Esperanto Internacia, 1939, septembro, p. 266. La Jarlibroj de IEL (unua parto) de 1940 ĝis 1946 mencias la finnan asocion sub la aliĝintaj asocioj, nur en Jarlibro de IEL-UEA, 1947, unua parto, p. 46, la finna asocio unuafoje ne plu estas "aliĝinta", sed nur "alia". Jarlibro de IEL, 1940, unua parto, p. 16-17, mencias 50 aligitajn membrojn, sed en Jarlibro de IEL, 1941, unua parto, p. 16/17, ne plu aperas finnaj aligitaj membroj, nur du MAH (Membroj-Abonantoj kun Heroldo), kaj en 1942-44 ne estis finnaj membroj entute, vd. Jarlibro de IEL, 1945, unua parto, p. 18-19.
Jarlibro de IEL, 1946 dua parto, p.9: "Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto de la Jarlibro, 1946 … Aliĝintaj Landaj Asocioj Aldonu …" Ĉi tie menciita kiel aldono ankaŭ la maroka asocio.
Jarlibro de UEA, 1949, dua parto ("Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto …"). La aliĝo de tiuj du jugoslaviaj ligoj estis diskutata jam en decembro 1947, sed ne realigita ial. Vd. Cirkulero al la Komitatanoj, n-ro M 2, 1947-12-18.
Vd. Jarlibro de UEA, 1956, dua parto, p. 27: "Kiel konate, siatempe la Komitato akceptis plurajn landajn asociojn el Jugoslavio (KEL, SEL, SLEL kaj JEF). Komence de 1956, pro interna reorganizo de JEF, tiu landa asocio reprezentos kiel sola landa asocio la esperantistaron de Jugoslavio en UEA. Sekve forfalas el la listo de aliĝintaj landaj asocioj la Kroatia, Slovenia, Serbia kaj Bosnia-Hercegovina Esperanto-Ligoj, sed restas sole Jugoslavia Esperanto-Federacio." - Verŝajne la bosnia-hercegovina ligo (malgraŭ la evidenta forgeso en la unua listigo) jes estis aliĝinta antaŭe, pro mencio kiel tia en 1956, vd. Jarlibro de UEA, 1956, unua parto, p. 17-22.
Jarlibro de UEA, 1960, dua parto, p. 32: "Pro granda falo de la membronombro en Maroko, kaŭzita de la enlandaj cirkonstancoj, tiu Asocio verŝajne ne povos resti aliĝinta. En la nuna jaro ĝi ne havas komitatanon." En Jarlibro de UEA, 1961, unua parto, la maroka asocio ne plu aperas sub la aliĝintaj asocioj.