From Wikipedia, the free encyclopedia
Lagopus estas malgranda genro de birdoj de la familio de Tetraonedoj. Ĝi enhavas tri ekzistajn speciojn.
Lagopoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lagopo (L. lagopus) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La distinga formo en Britio de la Lagopo, nome Ruĝa lagopo aŭ Skota lagopo (Lagopus lagopus scotica) estis foje konsiderata separata specio, L. scotica, sed tio ne estas plu akceptata.
Oni konas el fosilioj du prahistoriajn speciojn kaj du prasubspeciojn kiuj estas la jenaj:
La tri specioj estas ĉiuj specialistoj de malvarmaj regionoj. La Lagopo estas specio de ĉirkaŭpolusa tajgo, la Blankvosta lagopo estas birdo de alpa Nordameriko, kaj la Monta lagopo reproduktiĝas kaj en habitatoj de Arkto kaj de montaroj tra Eŭrazio kaj Nordameriko. Ili estas specioj de loĝantaj birdoj, ĉiuj, kun escepto de la Skota lagopo, kiu havas blankan vintran plumaron kiu helpas ilin ne esti distingebla en neĝa fono. Eĉ ties flugplumoj estas blankaj, dum tiuj plumoj estas nigraj ĉe preskaŭ ĉiuj birdoj (eĉ ĉe birdoj kiuj estas hegemonie blankaj, kiaj la Balia sturno, ĉar melanino faras ilin pli elastaj kaj tio plibonigas la flugoplenumon, kaj tiele la lagopoj de la genro Lagopus ŝajne pli facile fuĝas el predantoj ĉar ne estas vidataj dum forflugo.
Tiuj estas tre vegetaranaj birdoj, sed insektojn manĝas la kreskantaj idoj. Ĉe ĉiuj specioj escepte ĉe la Lagopo, la ino respondecas pri nestumado kaj idozorgado, tipe inter ĉasbirdoj.
La nomo de la genro Lagopus devenas el Antikva greka lagos (λαγως), signife "leporo", + pous (πους), "piedo", alude al la plumaj piedoj kaj fingroj tipe de tiu grupo adaptita al malvarmo (vidu ankaŭ Neĝoŝua leporo). La speciaj epitetoj muta kaj leucura estis dumlonge misliterumataj mutus kaj leucurus, pro erara kredo ke finaĵo de Lagopus indikas maskulena genro. Tamen, ĉe la antikva greka, la termino λαγωπους estas de feminena genro, kaj la specia epiteto devas kongrui kun tiu, la feminena muta kaj leucura estas ĝustaj[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.