komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Heutte estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 483 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Heutte (stacidomo). |
La Heutte | |
---|---|
Blazono de La Heutte | |
La Heutte | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
Geografia situo | CH1903: 584021 / 226768 (mapo)47.1916666666677.2277777777778 |
Nombro de loĝantoj | 483 |
Areo | 8,08 km² |
Alteco | 615 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2604 |
Komunumkodo | 0436 |
Mapo de La Heutte | |
La Heute situas 6 kilometrojn norde de la urbo Bielo norde de la kluzo, kie la rivero Suze trapasas la ĵurasan montoĉenon de Chasseral. Al la komunumo apartenas la vilaĝo La Heutte, kaj la setlejoj Le Paradis kaj La Caroline, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,08 km², de kiuj 64,9% estas kovritaj de arbaro, 24,8% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]
La komunumo La Heutte limas en nordo al Tavannes, en nordoriento al Reconvilier, en oriento al Péry, en sudo al Orvin, kaj en okcidento al Sonceboz-Sombeval.
Tra la Heutte pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Delemonto kaj la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.
La unua dokumenta mencio de La Heutte datiĝas el la jaro 1393 kiel Hütte. La germanlingva nomo, kies franca formo aperis nur en la 18-a jarcento, indikas, ke en la centro de la hodiaŭa vilaĝo ekzistis vitrofarejo. Dum mezepoko La Heutte apartenis al la majorejo Péry de la Senjorujo Erguel sub la suvereneco de la Princabatejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 La Heutte kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo La Heutte voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.