Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Courtelary estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22339 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma urbo Courtelary. Ekde la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Courtelary estas komplete integrita al la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.
Distrikto Courtelary | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Courtelary |
Geografia situo | CH1903: 571798 / 224038 (mapo)47.16677.0666694444444 |
Nombro de loĝantoj | 22339 (2008-12-31) |
Areo | 266 km² |
Loĝantardenseco | 84 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0207 |
La franclingva distrikto Courtelary situas en la Ĵurasa montaro, inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. Ĝi etendiĝas sur areo de 266 km² kaj estas kun 84 loĝantoj po km² relative maldense loĝata.
La distrikto Courtelary limas en nordoriento al la distrikto Moutier, en oriento al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Büren en sudo al la distrikto Bielo kaj al la distrikto La Neuveville, en sudokcidento al la distrikto Val-de-Ruz (Kantono Neŭŝatelo), en oriento al la distrikto La Chaux-de-Fonds (Kantono Neŭŝatelo), kaj en nordokcidento al la distrikto Franches-Montagnes (Kantono Ĵuraso).
Tra la distrikto Courtelary pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj paralele al ĝi kantonas ĉefvojo. Alia fervojlinio kondukas de Sonceboz-Sombeval al Tavannes kaj Moutier. En oriento tra la distrikto pasas ankaŭ la transĵurasa aŭtovojo, nome la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto.
La ĉefdistrikto Courtelary estis fondita el la malnova vokto Erguel post la atribuo de la teritorio de la iama Princepiskopejo Bazelo al Kantono Berno en la jaro 1815. En 1831 la ĉefdistrikto estis transformita al la distrikto Courtelary. Dufoje la limoj de la distrikto estis adaptitaj. En la jaro 1841 la komunumo Romont estis atribuita al la distrikto kaj en la jaro 1890 la vilaĝo Pré de Macolin estis atribuita al la komunumo Evilardo en la distrikto Bielo.
La distrikto Courtelary konsistas (stato en 2009) el 18 komunumoj, el kiuj Saint-Imier estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Corgémont | 1530 | 17,6 | 0431 | |
Cormoret | 515 | 13,43 | 0432 | |
Cortébert | 710 | 14,75 | 0433 | |
Courtelary | 1204 | 22,24 | 0434 | |
La Ferrière | 538 | 14,23 | 0435 | |
La Heutte | 499 | 8,00 | 0436 | |
Mont-Tramelan | 126 | 4,64 | 0437 | |
Orvin | 1202 | 21,43 | 0438 | |
Péry | 1355 | 15,57 | 0439 | |
Plagne | 366 | 7,55 | 0440 | |
Renan | 826 | 12,62 | 0441 | |
Romont | 198 | 7,07 | 0442 | |
Saint-Imier | 4788 | 20,86 | 0443 | |
Sonceboz-Sombeval | 1756 | 15,03 | 0444 | |
Sonvilier | 4248 | 23,78 | 0445 | |
Tramelan | 415 | 24,88 | 0446 | |
Vauffelin | 914 | 5,92 | 0447 | |
Villeret | 914 | 16,22 | 0448 | |
Totale | 18 | 22339 | 266 | 0207 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.