Esperanta organizaĵo en Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" aŭ nederlande Nederlandse Esperantisten-Vereniging "La Estonto Estas Nia" (mallonge LEEN) estis nederlanda Esperanto-asocio. En 1994 LEEN kunfandiĝis al Esperanto Nederland.
LEEN ankaŭ uzis la nomon Nederlanda Societo Esperantista "La Estonto Estas Nia".
LEEN fondiĝis en 1905 kiel neŭtrala Esperanto-asocio. Kunfondantoj estis pioniroj Dreves Uitterdijk kaj Dirk Frank Romein. LEEN aliĝis en 1934 al Universala Esperanto-Asocio kaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo.
Ekde 1908, la organo de LEEN estis La Holanda Pioniro: Monata oficiala organo de la Holanda societo Esperantista "La Estonto estas Nia".
En 1918, Jacob Leendert Bruijn fondis la gazeton Nederland-Esperanto, kiu akceptis kontribuojn de ĉiuj nederlanda Esperanto-asocioj. Ekde 1919, la gazeto kune apartenis al LEEN kaj la Federacio de Laboristaj Esperantistoj.[1]
Jen nekompleta listo de lokaj sekcioj de LEEN:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.