nederlanda institutestro, poste korektisto kaj esperantisto ekde 1898 From Wikipedia, the free encyclopedia
Dreves UITTERDIJK (naskiĝis la 25-an de februaro 1866 en Readtsjerk, Frislando, mortis la 13-an de aŭgusto 1940 en Hilversum) estis nederlanda institutestro, poste korektisto kaj esperantisto ekde 1898. Li estis ano de la Lingva Komitato de 1905 ĝis sia morto en 1940, kaj pioniro de la Esperanto-movado en Nederlando. Li mempriskribis kiel "liberpensulo kun rozkolora nuanco."[1]
Dreves Uitterdijk | |
---|---|
Dreves Uitterdijk en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1866 en Readtsjerk |
Morto | 13-an de aŭgusto 1940 (74-jaraĝa) en Hilversum |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1898–) |
Uitterdijk verkis la unuan detalan lernolibron por nederlandanoj, surbaze de la Manuel Complet de Louis de Beaufront de 1892. La Volledig Leerboek der opkomende wereldtaal Esperanto aperis la 1-an de decembro 1901 (la lernolibro de Jacob Leendert Bruijn, kiu aperis unu jaron pli frue en 1900 en Amsterdamo, estis nur malgranda). En majo 1902 li fondis la gazeton La Holanda Pioniro, de li redaktita kaj administrita, kiu malaperis fine de 1905 pro financaj problemoj. Li verkis vortarojn Nederlanda-Esperanto (1909) kaj Esperanto-Nederlanda (1913) kaj ekzercarojn (Oefeningsboekje, 1907, kaj Taga konversacio en Esperanto laŭ verko de Jean Borel, ĉirkaŭ 1920); li faris paroladojn, gvidis kursojn, skribis informajn artikolojn. En la 1920-aj jaroj Uitterdijk verkis novan lernolibron, Volksleerboek ("Popola Lernolibro", 1926/27) kaj tradukis amuzan bild-libron Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo (1927).
Uitterdijk helpis la starigon de la Nederlanda Esperanto-Societo "La Estonto estas Nia" en 1905. Oferinte por Esperanto en la unuaj jaroj sian tutan liberan tempon, sian energion kaj tutan ŝparmonon, li post 1905 iom malpli aktiviĝis. Tamen li prizorgis ĝis 1923 recenz-rubrikon en restarigita Holanda Pioniro. En 1925-27 li redaktis Holandan Esperanto-Pioniron kaj la propagandan publikaĵon Wereldtaal (esperante: Mondlingvo) kaj partoprenis en nova organizo Nederlanda Esperanto-Asocio (NEA).
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.