From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kurtbuŝa rinocero aŭ Nigra rinocero (Diceros bicornis) estas specio de rinocero, indiĝena de orienta kaj centra Afriko inklude Kenjon, Tanzanion, Kamerunon, Sudafrikon, Namibion, Zimbabvon, kaj Angolon. Kvankam tiu rinocero estas aludita kiel nigra, ties koloroj varias el bruna al griza, kaj ne diferencas laŭ koloro el nomita Blanka rinocero nome Larĝbuŝa rinocero, kiu estas la alia afrika rinocero (Ceratotherium simum). La vorto "blanka" en la nomo "Blanka rinocero" estas misinterpretado de la vorto el Afrikansa wyd, siavice deriva el la nederlanda vorto wijd por larĝa, reference al ties kvuadrata supra lipo, male al pinteca aŭ hokeca lipo de la nigra rinocero. Tiuj specioj estas nune foje referencitaj kiel kvadrat-lipa (por la "blanka") aŭ hok-lipa (por la "nigra") rinoceroj.[1]
Tiu specio ĝenerale estas klasita kiel draste endanĝerita, kaj unu subspecio, nome Okcidenta kurtbuŝa rinocero, estis deklarita formortinta fare de la IUCN en 2011.[2][3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.