Kuroda Masayuki
japana esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
KURODA Masayuki (japane
Kuroda Masayuki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1908 |
Morto | 2-an de februaro 1996 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Biografio
Laborante ĉe Oomoto, li lernis Esperanton de Jozefo Major en 1931 kaj esperantistiĝis en 1949. Li gvidis kursojn, aktivis en Osaka Esperanto-Societo (prezidanto 1962-70, honora membro de 1980) kaj en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (vicprezidanto 1974-81).
Verko
Kuroda riĉigis la Esperanto-beletron per utaoj originalaj kaj tradukaj (Lazur' kristala kaj pluv' susura, 1978) kaj per la aŭtobiografia romano Animo drivus (1990). Reprezentita per du poemoj en Esperanta Antologio, li premiiĝis dudekon da fojoj en poeziaj konkursoj, interalie kvarfoje en la Belartaj Konkursoj.
Bibliografio
- (1978) Utaaro de Masayuki. [s.n.].
("Lazur' kristala kaj pluv' susura : utaaro de Masayuki Kuroda", "Utaaro de Masayuki Kuroda")
- (1990) Animo drivas : original romano. Japana Esperanta Librokooperativo.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.