Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo KLEBELSBERG Kunó estis hungara politikisto pri kulturo inter la du mondmilitoj. Li esti ankaŭ akademiano, ministro inter 1921 kaj 1931 pri internaj aferoj, poste pri religio, pri publikedukado, popolbonfara kaj laborafera ministro naskita la 13-an de novembro 1875 en Magyarpécska kaj mortinta la 12-an de oktobro 1932 en Budapeŝto.
Kunó Klebelsberg | |
---|---|
hungara politikisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Klebelsberg Kuno Imre Aurél Ferenc |
Naskiĝo | 13-a de novembro 1875 en Magyarpécska, Hungario |
Morto | 12-a de oktobro 1932 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto juristo |
Kunó Klebelsberg studis en Budapeŝto, Berlino, Munkeno kaj Parizo. Li laboris ekde 1914 kiel ŝtatsekretario. Li estis fondinta membro de la Partio de Nacia Unuiĝo en 1919, pli poste li estis parlamenta reprezentanto de diversaj partioj. Li estis nomumita kulturministro en registaro de István Bethlen (1921). Lia politiko estis nacia ŝtatcentra, elitkultura, kontraŭ la analfabetismo. Li reorganizis la universitatan edukadon, starigis novajn universitatojn en Pécs kaj Szeged, institutojn kiel „Országos Magyar Gyûjteményegyetem". Li iniciatis ŝtatn apogon de la Hungara Scienca Akademio (1921), fondon de eksterlandaj i (Róma, Isztambul, Berlin, Bécs, Zürich) Collegium Hungaricum (1927) kaj stipendiojn por eksterlanda studado. Klebelsberg reformis la mezlernejan (1924–27) kaj bazlernejan instruadon. Lia celo estis la ĝenerala, okklasa lernodevo. Dum lia ministreco formiĝis el Telefonhírmondó Rt. la Magyar Telefonhírmondó és Rádió Rt. Li ĉiam reprezentantis en la instruado, scienco kaj arto la senpolitikan kvalitan principon, dum li mem estis konservativa.
HUSZTI József: Gróf Klebelsberg Kunó életmûve. (1942).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.