From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuka Markolo (angle Cook Strait, maorie Raukawa) estas la markolo inter la Norda Insulo kaj la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi konektas la areon de la Tasmana Maro nordokcidente kun la Suda Pacifika Oceano sudoriente, kaj fluas ĉe la ĉefurbo, Wellington. Ĝi estas 22 km larĝa je sia plej mallarĝa punkto,[1] kaj estas konsiderata unu el plej danĝeraj kaj neantaŭvideblaj marareoj en la mondo.[2]
Kuka Markolo | ||
---|---|---|
markolo [+] | ||
Akvejoj | Pacifiko, Tasmana maro | |
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Koordinatoj | 41° 13′ 46″ S, 174° 28′ 59″ O (mapo)-41.229444444444174.48305555556 | |
Longo | 60 km (37 mi) | |
Minimuma larĝo | 22 km (14 mi) | |
Maksimuma profundo | 300 m | |
Kuka Markolo | ||
Vikimedia Komunejo: Cook Strait [+] | ||
La markolo nomiĝas tiele kiel James Cook, la unua eŭropa ŝipestro kiu navigis tra ĝi, en 1770. En maoria ĝi havas la nomon Raukaŭa aŭ Raukaŭa Moana. Raukaŭa povus signifi "maldolĉaj folioj".[3]
Kiam la nederlanda esploristo Abel Tasman unua inter eŭropanoj kiuj vidis Novzelandon, nome en 1642, pensis, ke la Kuka Markolo estas ria golfeto fermata oriente. Li nomis ĝin Zeehaen, laŭ la nmo de unu el siaj du ŝipoj en tiu ekspedicio. En 1769 James Cook certigis, ke temas pri markolo, kiu formas navigeblan akvejon.
La Kuka Markolo allogis eŭropajn setlantojn komence de la 19a jarcento. Pro ties uzo kiel migrovojo de balenoj, balenkaptistoj starigis bazojn en la Riaro Marlborough kaj en la marbordo ĉe Kapiti.[4][5] El finaj 1820-aj jaroj ĝis mezo de la 1960-aj jaroj la insulo Arapaŭa estis bazo por balenkaptado en la riaro. Perano Head en la orienta marbordo de la insulo estis la ĉefa balenstacio ĉe la areo. La domoj konstruitaj de la familio Perano estas nun funkciantaj kiel turistejo.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.