From Wikipedia, the free encyclopedia
La Krestaglo aŭ Kresta harpio (Morphnus guianensis) estas granda neotropika aglo. Ĝi estas la nura membro de la genro Morphnus. Ĝi estas 71–89 cm longa kaj havas enverguron de 138-176 cm. Maskloj estas 1.75–3 kg pezaj, dum inoj estas ĉirkaŭ 10-20% pli grandaj.[1]
Krestaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Krestaglo ripozante sur arbo manĝanta smeraldoboaon en Bolivio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Morphnus guianensis (Daudin, 1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas dise distribuata tra siaj etendaj teritorioj el Gvatemalo tra Belizo, Honduro, Nikaragvo, Kostariko, Panamo, Kolombio, Venezuelo, Gujanoj Brazilo (kie ĝi ege suferis pro habitatodetruo[2], kaj troviĝanta nun praktike nur en la Amazonia baseno[3]), kaj orientanda Ekvadoro, Peruo, Paragvajo kaj Bolivio al norda Argentino.
Ĝi ofte koincidas en teritorioj kun la malpli rara Harpiaglo, kiu estas plej verŝajne ties plej proksima parenco kaj estas iome simila laŭ aspekto, kvankam la Krestaglo estas duongranda kaj evitas konkurencon prenante ĝenerale pli malgrandajn predojn. Ĝi estas eble predanto pli de birdoj ol la Harpio, sed ĝi ĉasas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ekzempleroj de kapucensimioj[4] kaj saguinoj[5]. Kelkaj studoj atentigis ankaŭ pri la abundo de serpentoj kaj de aliaj reptilioj en sia predobazo, sed la relativa frekvenco de diferencaj predotipoj ŝajne grande varias laŭ individua nivelo[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.