From Wikipedia, the free encyclopedia
François Marie Daudin (25an de marto 1774 – 1804) estis franca zoologo.
Francois-Marie Daudin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
François Marie Daudin | ||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1776 en Parizo | |
Morto | 30-an de novembro 1803 (27-jaraĝa) en Parizo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Francio vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Adèle Daudin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | zoologo ornitologo herpetologist (en) vd | |
Laborkampo | Zoologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li havis paralizitajn krurojn el infana malsano, sed spite tion li studis fizikon kaj naturan historion, al kio li finfine dediĉis sin.
Daudin verkis en la franca ekzemple Traité élémentaire et complet d'Ornithologie (Natura Historio de Birdoj) en 1799–1800. Ĝi estis unu el la unuaj modernaj manlibroj pri ornitologio, kombinanta la Linean dunoman nomsistemon kun la anatomiaj kaj fiziologiaj priskriboj de Buffon. Spite bonan komencon, ĝi neniam finiĝis.
En 1800, li publikigis ankaŭ Recueil de mémoires et de notes sur des espèces inédites ou peu connues de mollusques, de vers et de zoophytes (Kolekto de memoroj kaj notoj pri novaj aŭ malmulte konataj specioj de moluskoj, vermoj kaj zoofitoj).
Daudin ege sukcesis en herpetologio. Li publikigis Histoire naturelle des reinettes, des grenouilles et des crapauds (Natura historio of arboranoj, ranoj kaj bufoj) en 1802, kaj Histoire naturelle, générale et particulière des reptiles (Natura historio de reptilioj) (8 volumoj) en 1802–1803. Tiu lasta verko enhavis priskribojn de 517 specioj, multaj por la unua fojo, baze sur ekzamenoj de 1100 specimenoj.
Helpis lin la edzino Adèle, kiu ilustracii, sed liaj libroj komerce malsukcesis kaj la paro malriĉiĝis. Ŝi mortis pro tuberkulozo komence de 1804, kaj li sekvis tuj poste, ne ankoraŭ 30jaraĝa.
Spite sia mallonga vivo, Daudin faris gravan kontribuon al taksonomio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.