Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis en Peĉersk, apud la rusia urbo Smolensk sabate la 10-an deaprilo2010 je la horo 6:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). Laŭ la unuaj informoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la aviadilo kroĉis arbon pro la nebulo, ĉ. 1,5 km for de la armea flughaveno Smolenska-Norda (Смоленск-Северный) kaj 300 metrojn flanke de la alteriĝa vojo. En la aviadilo Tu-154 flugis la pola prezidentoLech Kaczyński kun sia edzino, registara reprezentantaro, parlamentanoj kaj la plej altaj polaj oficistoj, inkluzive de la komandantaro de la pola armeo. La reprezentantaro estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin[2].
Rapidaj faktoj aviadila akcidento, Ĝenerala informo ...
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo
La kraŝinta aviadilo Tu-154M n-ro 101, fotita dum vizito de la prezidento en Kroatio en 2010
La unuaj informoj (ekzemple de la televido Rossija 24) estis jenaj: "La flugkontrola dispozicisto de la flughaveno Smolensk-Severnij (esperanteSmolensk-Norda) estis malkonsilinta la alteriĝon en Smolensk pro malbona vetero kaj rekomendinta iri al Moskvo, 350 km oriente, aŭ al Minsko, 300 km okcidente, en Belorusio. La aviadilanoj tamen decidis alteriĝi kaj kvarfoje devis rezigni (resupreniĝi). Ĉe la kvara provo okazis la akcidento."
Tiuj cirkonstancoj estis multflanke analizataj kaj komentataj en monda gazetaro (kies ekzemplo estas la suba alineo). Tamen la informoj montriĝis eraraj.
Laŭ la Informa Agentejo de Rusia Federacio REGNUM "la pli frue diskonigitaj informoj, ke tio estis la kvara provo alteriĝi, ne konfirmiĝis: kvar provojn faris alia aviadilo, kiu alvenis el Moskvo." [3]
Ankaŭ la estrino de Interŝtata Aviadila Komitato (MAK) Tatjana Anodina konfirmis, ke la prezidenta Tu-154M faris nur unu provon alteriĝi
[4].
Unu ebla kaŭzo estis premo de la prezidento je la piloto Arkadiusz Protasiuk por surteriĝi kaj tiel ne malfrui la ceremonion en Katino. La kapitano de la registara aviadilo jam havis konflikton kun Lech Kaczyński; en aŭgusto de 2008, la kapitano decidis ne surteriĝi en Tbiliso – dum la Milito en Sud-Osetioo, pro sekurecaj kialoj – sed en distanco de 350 km, en la azerbajĝana Ganĝa, spite al eksplicita ordono de Kaczyński (kiu estis kiel prezidento ankaŭ ĉefkomandanto de la armeaj fortoj, tiel ĉefo de la aviadila kapitano). Lech Kaczyński tiam akuzis lin je rifuzo de ordono.
La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon[5]. Laŭ rusiaj informagentejoj, aviadile estis 132 personoj[6]. La pola ministerio pri eksterlandaj aferoj informis sekve, ke mortis 96 personoj – 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj. Unu persono el la pasaĝera listo, Zofia Kruszyńska-Gust, ne venis al la ekflugo.
Ĉirkaŭ la 9:26 (laŭ UTC) estis donita la informo, ke la prezidenta paro ne vivas.
Slovakio: La registaro de Slovaka Respubliko, interkonsente kun prezidento Ivan Gašparovič, anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de la pola prezidento.
Hungario: La hungaria registaro anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de pola prezidento.
Ĉeĥio: Prezidento kaj registaro de Ĉeĥa Respubliko anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de pola prezidento.
Estonio: Dum eksterordinara kunsido la estonia registaro anoncis lundon tago de funebro. Registaraj kaj aliaj publikaj institucioj estis devigitaj malaltigi naciajn flagojn ĝis la duono de masto.
Latvio: Latvia registaro decidis, ke la lundo estu tago de funebro post la morto de pola prezidento kaj 95 personoj, kun kiuj li estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de Masakro de Katin.
Partoprenantoj de funebro
Pro la erupcio de vulkano Eyjafjallajökull estis problemoj kun aviadila transporto. Tio kondukis al tio, ke oni ne povis per aviadilo alveni al Pollando kaj ne tiom da prezidantoj povis veni. En la fino partoprenis[10]:
Ĉeĥio: Václav Klaus, prezidanto (kun edzino), Jan Fischer, tiama ĉefministro, Mirek Topolánek kaj Dominik Duka, ĉefepiskopo (krom Mirek Topolánek ili ĉiuj veturis per matena trajno el Prago al Bohumín, de kie ili veturis per aŭtomobilo al Krakovo[11])
Dum la tago de akcidento, Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, nome de Universala Esperanto-Asocio kondolencis Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn en la speciala gazetara komuniko[12]. Li skribis ke esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de Esperanto.