From Wikipedia, the free encyclopedia
Kondensilo uzas vaporon aŭ aliajn substancojn en gasa fazo, kiuj kondensiĝas en likvan fazon, ekzemple ĉe varmointerŝanĝiloj, fridujoj aŭ klimatiziloj
La ĉefa funkcio de la kondensilo en elektra centralo estas malvarmiga procezo de fluido en termodinamika ciklo. Sekve, ĝia ĉefa misio estas kondensi la vaporon devenantan de la turbino (ligita al alternatoro), kondiĉe ke tiu ĉi ellasita vaporo estu proksima de sia kondenspunkto por likviĝi, tial ĝia varmo de kondensado (latenta varmo) estas donata al ekstera malvarma fluido (aero aŭ akvo) per varminterŝanĝilo; la obtenita likvaĵo tiel povas cirkuli kaj esti denove revarmigita al altprema vaporo, fare de varmoenergio produktita de fuelo, por turnigi la turbinon. Ju pli la premo de la kondensilo estas malalta, des pli la interŝanĝa temperaturo estas malalta, des pli la termmodinamika rendimento esta alta.
Kontraŭe, en la kazo de fridigilo, kutime estas meĥanika energio (anstataŭ hejtilo aŭ brulaĵo de fuelo), kiu altigas la premon de la kondensilo per kunpremilo de aparta cirkula fluido (ekz la izo-butano, izomero de butano), kiu vaporiĝas ĉe la fridujo.
Grandaj sistemoj kun alta efikeco kombinas vaporkaldronon, turbinon, kondensilon kaj kompresoron, kaj evidente malvarman fonton (ekz. lago, rivero, malvarmiga turo, ktp).
Oni povas konsideri 3 tipojn de kondensiloj[1]:
Laŭkutimaj kondensiloj uzas kiel fridigaĵon akvon aŭ aeron, pro ilia disponeblo kaj ilia malalta kosto[2].
La aparato uzita kiel kondensilo povas esti de du tipoj:[2]
Ĉi tiuj tipoj de kondensiloj uzas kunpremitajn fridigajn fluidojn en fridujoj kaj frostujoj atingantaj temperaturojn je proksimume -60 °C. [4]
La plej tipaj kondensiloj uzitaj pri fridigaj maŝino kun apartigaj fluidoj[4] estas:
Per uzo de licvaj gasoj kiel likva nitrogeno aŭ likva karbona dioksido, oni povas atingi temperaturojn je proksimume -160 °C[5].
frakcia distilado.... du elementoj en sama aparato En laboratorio, la kondensilo estas ĝenerale malgranda, kaj tre ofte estas farita el vitro, fragila sed ege imuna kontraŭ la korodo (kun kelkaj esceptoj). En la figuro montras unu el tiuj mekanismoj, de la tipa formo. Tre uzata en la laboratorio estas la kondensilo je refluo en kiu la kondensado, ĝenerale venas de balono - sed ankaŭ de kolumno - falas en la sama bokalo[7]; tiu vertikala aranĝaĵo estas ofte uzita, kiam oni deziras forigi nekondenseblan substancon el miksaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.