Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj

internacia organizaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj
Remove ads

La Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (hispane Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños, portugale Comunidade de Estados Latino-Americanos e Caribeños, konata akronime CELAC) estas la nomo de la latinamerika kaj kariba bloko kiu estis establita la 23-an de februaro 2010 ĉe la "Rio Group" konferenco" kiu estis okazigita en Meksiko [1][2][3]. En la membra bloko troviĝas ĉiuj landoj de la amerika kontinento kaj la karibaj insuloj krom Usono kaj Kanado [4]. Eŭropaj landoj, kiuj posedas teritoriojn en la regiono, ne estas membroj.

Rapidaj faktoj Komenco, Antaŭe ...
Remove ads
Thumb
Oficiala portreto de la CELAC pintokunveno en Quito, Ekvadoro, 2016.

La bloko estas la rezulto de jardeko karakterizita de la profundiĝo de rilatoj inter la membroŝtatoj. La bloko celas profundigi la ekonomiajn, komercajn kaj politikajn ligojn inter la landoj kaj ankaŭ minimumigi la influon de Usono sur la politiko kaj ekonomio de la membrolandoj. La organizo rigardas sin kiel alternativon al la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) kiu estis establita en Vaŝingtono en 1948 kiel opozicio al la ebla influo de Sovetunio en la regiono kaj kiu inkluzivas ĉiujn membroŝtatojn de tiu ĉi komunumo krom la Usono kaj Kanado [5][6].

En januaro 2020, Brazilo retiriĝis de la organizo [7]. Sekve de la brazila ĝenerala baloto de 2022, novelektita prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva signalis lian intencon al realiĝo, efektive tiel farinta en la unuaj tagoj de lia administro [8][9].

En junio 2023, CELAC rekonis la latinamerikan kaj kariban karakteron de la insulo Porto-Riko kaj "vokas la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝintaj Nacioj ekzameni la demandon de Porto-Riko en ĝia tuteco kaj en ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj decidi pri ĉi tiu afero kiel eble plej baldaŭ".

Remove ads

Membroŝtatoj

32 landoj kun kvin malsamaj oficialaj lingvoj estas membroj de la komunumo [10]:

18 hispanlingvaj landoj:

12 anglalingvaj landoj :

Unu franclingva lando:

Unu nederlandlingva lando:

Unu portugallingva landon

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads