From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolombfalko aŭ Kolombofalko (Falco columbarius) estas malgranda rabobirda specio en la genro falkoj, vivanta en la Norda Hemisfero, kun diversaj subspecioj tra Norda Ameriko kaj Eŭrop-Azio. Ĝi povas flugi rapide kaj ĉasas birdetojn inter la grandoj de pasero kaj koturno. Ofte ĝi flugas tre malalte por surprizi birdojn kaj postflugi ilin. De antaŭ jarcentoj oni ekspluatas kolombofalkojn en falkado.
Kolombfalko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Falco columbarius (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kolombofalkoj longas 25–30 cm kaj havas enverguron de 60–65 cm. La falkinoj estas iomete pli grandaj ol la virfalkoj. La masklo havas ardezbluan dorson; malhelan, larĝan krucan strion sur la vostofino; malhele rust-ruĝan bruston kun malhelaj striaj makuloj. La femalo estas pli granda, kaj havas malhelbrunan dorson, kun kremflavaj kaj brunaj krucaj strioj sur la vosto.
La kolombofalko nestas sur la grundo, demetante kvar ovojn en majo. La nesta arealo estas Skandinavio, Rusio, Siberio, kaj Kanado, kaj ili migras por pasigi la vintron en Okcidenta Eŭropo, Centra Azio, Usono kaj Centra Ameriko. En relative mildaj partoj de la arealo, kaj nuntempe ankaŭ en multaj urboj, ili ne migras.
La kolombofalko estas 24–33 cm longa kun enverguro de 50–73 cm.[1] Kompare al aliaj malgrandaj falkoj, ĝi estas pli fortika. Maskloj averaĝe pezas ĉirkaŭ 165 g kaj inoj estas tipe ĉirkaŭ 230 g. Estas konsiderinda variado, tamen, tra la teritorioj kaj —precipe ĉe la migrantaj populacioj— laŭ la sezonoj. Tiel, masklaj plenkreskuloj povas pezi 150-210 g kaj inoj 190-300 g. Ĉiu flugilo longas 18.2-23.8 cm, la vosto 12.7-18.5 cm, kaj la tarso 3.7 cm.[1][2] La seksa dimorfismo estas ofta ĉe rabobirdoj; ĝi permesas masklojn kaj inojn ĉasi malsamajn predobestojn kaj malpliigas la teritorigrandon necesan por manĝigi paron.[3]
La masklo de la kolombofalko havas blugrizan dorson, game de preskaŭ nigra ĝis arĝento-griza en diferencaj subspecioj. Ties subaj partoj estas sablokoloraj al nuancoranĝaj kaj pli malpli striecaj nigre ĝis ruĝecbrune. Inoj kaj nematuruloj estas brunecgrizaj ĝis malhelbrunaj supre, kaj blankecaj ĝis sablokoloraj kun brunaj punktoj sube. Krom blankeca superokulo kaj svaga malhela vanga strio —kiu estas eĉ malfacile rekonebla kaj en plej palaj kaj en plej malhelaj birdoj— la vizaĝo de la kolombofalko estas malpli markita ol ĉe la plej multaj aliaj falkoj. Idoj estas kovrataj de pale sablokolora lanugo, kiu grade fariĝas blankeca sur la ventro.[3]
La flugilplumoj estas nigrecaj, kaj la vosto kutime havas 3-4 ampleksajn nigrecajn bendojn. Tre helaj maskloj havas nur svagajn kaj mallarĝajn mezgrizajn bendojn, dum ĉe la plej malhelaj birdoj la bendoj estas tre ampleksaj, tiel ke la vosto ŝajnas havi mallarĝajn pli helajn bendojn anstataŭe. Ĉe ĉiuj el ili tamen la vostopinto estas nigra kun mallarĝa blanka bendo ĉe la ekstrema fino, bildo eble pleziomorfa al ĉiuj falkoj. Entute, la vostobildo estas tre propra, simila nur al tiu de la plumbofalko (F. berigora) kaj (ĉe helaj kolombofalkoj) al iuj tipaj turfalkoj. La okulo kaj beko estas malhelaj, tiu lasta kun flava vaksaĵo. Ankaŭ la piedoj estas flavaj, kun nigraj ungoj.[3]
Helaj amerikaj maskloj similas al la amerika turfalko (F. sparverius, ne tipa turfalko), sed maskla kolombofalko havas grizajn dorson kaj voston anstataŭ la ruĝecbruna de turfalkoj. Helaj eŭropaj maskloj estas distingeblaj de turfalkoj pro siaj plejparte brunaj flugiloj. En la nordo de Suda Azio, vintraj maskloj estas konfuzeblaj kun la ruĝkapa falko (F. chicquera) se ili flugas de la observanto kaj la kapo (ruĝasupra ĉe F. chicquera) kaj subaj partoj (fajne striecaj je nigro ĉe F. chicquera) ne estas videblaj.[3]
La rilatoj de la kolombofalko ne estas sufiĉe solvitaj. Laŭ grando, formo kaj koloro, ĝi estas tre distingebla inter vivantaj falkoj. Fakte la kolombofalko ŝajne reprezentas stirpon apartan de aliaj vivantaj falkoj ekde almenaŭ la komenca Plioceno, antaŭ 5 milionoj da jaroj. Kiel sugestas biogeografio kaj informo pri DNA, ĝi povus esti parto de antikva nemonofiletika radiado de falkoj el Eŭropo al Nordameriko, kun la prauloj de formoj kiaj la amerika turfalko (F. sparvierus), kaj la plumbofalko (F. femoralis) kaj ties parencoj. Parenceco kun la ruĝkapa falko (F. chicquera) estis iam proponita baze sur sia fenetika simileco, sed tio ŝajne rezultas de konverĝa evoluo pro similaj ĉaskutimo; oni ne plu konsideras la rilaton verŝajna.[4]
Tiuflanke estas interese noti fosilian falkon el la komenca-Blankana (4.3–4.8 mj)[5] Formacio Rexroad Formation de Kansaso. Konata el preskaŭ kompleta dekstra korakoido (specimeno UMMP V29107) kaj kelkaj pecoj de tarsometatarso, tibiotarso kaj humero (V27159, V57508-V57510, V57513-V57514), tiu prahistoria falko estis iom pli malgranda kolombofalko kaj ŝajne iom pli fortikapieda, sed alie tre simila. Ĝi estis parto de la bestaro de Fox Canyon kaj de Rexroad, kaj eble estis praulo de la vivantaj kolombofalkoj aŭ ties proksima parenco. Pro sia aĝo, certe antaŭa al la disiĝo inter la eŭraziaj kaj nordamerikaj kolombofalkoj, ĝi kongruas kun la ideo ke la stirpo de la kolombofalkoj originiĝis en Nordameriko, aŭ el ties koloniigo. Post adapto al sia ekologia niĉo, antikvaj kolombofalkoj estus disvastiĝintaj reen en Eŭrazion, kaj genfluo interrompiĝis kiam la regionoj de Beringio kaj Gronlando iĝis glaciaj en la Kvaternara glaciepoko.[6]
La kolombofalko estis priskribita de la angla naturhistoriisto Mark Catesby kun la angla nomo pigeon hawk en lia Natura historio de Karolino, Florido, kaj la Bahamaj Insuloj, eldonita 1729-1732.[7][8] Surbaze de tiu priskribo, en 1758 Carl Linnaeus inkludis ĝin en la fonda verko de moderna besta taksonomio, la 10-a eldono de Sistemo de la Naturo, kun la dunomo Falco columbarius kun la tiploko "Ameriko".[9] La genronomo signifas "falko" en Malfrua Latino kaj la specinomo signifas "kolomba" en Latino. Dek tri jarojn post la priskribo de Linnaeus Marmaduke Tunstall agnoskis la eŭraziajn birdojn kiel apartan taksonon aesalon en sia Ornithologica Britannica. Se oni agnoskus du speciojn de kolombofalkoj, la birdoj de la Malnova Mondo tial portus la sciencan nomon Falco aesalon.[10]
Longdaŭra ĉeesto de kolombofalkoj ambaŭflanke de Atlantiko estas pruvita de la grado de genetika distingo inter eŭraziaj kaj nordamerikaj populacioj. Estas proponite, ke oni povas distingi ilin kiel apartajn speciojn, ĉar genfluo haltis antaŭ almenaŭ unu miliono da jaroj, sed probable eĉ pli.[11]
La kolorvariado de ĉiu grupo sendepende kongruas kun la Regulo de Gloger. La maskloj de la subspecio suckleyi en pacifikaj moderaj pluvarbaroj estas preskaŭ unukolore nigraj en la supraj partoj kaj havas tre nigrajn makulojn sur la ventro, dum tiuj de la plej hela subspecio, pallidus, havas malmultan nesolvitan melaninon, kun grizaj supraj partoj kaj ruĝecaj subaj partoj.[12]
Amerika grupo[12]
Eŭrazia grupo[12]
Kolombofalkoj loĝas en senobstakla tereno, kiel arbetaroj de salikoj aŭ betuloj, arbustaroj, sed ankaŭ tajgaj arbaroj, parkoj, herbejoj kiel stepoj kaj prerioj, aŭ arbustetaroj. Ili ne estas tre postulemaj pri habitato kaj povas troviĝi de marnivelo ĝis la arbolimo. Ĝenerale ili preferas mikson de malalta kaj mezalta vegetaĵaro kun iom da arboj, kaj evitas densajn arbarojn same kiel senarbajn aridajn regionojn. Dum migrado, tamen, ili uzas preskaŭ ĉian habitaton.[12]
La plej multaj populacioj estas migraj, kaj vintrumas en pli varmaj regionoj. Nordeŭropaj birdoj moviĝas al suda Eŭropo kaj Nordafriko, kaj nordamerikaj populacioj al suda Usono ĝis norda Sudameriko. En la pli mildaj ĉemaraj partoj de la reproduktaj teritorioj, kiel Britio, la Pacifika Nordokcidento de Usono, kaj okcidenta Islando, same kiel en Centrazio, ili simple forlasas pli altajn terojn kaj moviĝas al marbordoj kaj malaltaj teroj vintre. La migrado al la reproduktejoj ekas fine de februaro, la plejparto pasas tra Usono, Centra Eŭropo kaj suda Rusio marte kaj aprile, kaj la lastaj malfruuloj alvenas al la reproduktejoj fine de majo. Migrado al vintrejoj almenaŭ en Eŭrazio ĉefas en aŭgusto kaj septembro, dum ekzemple en Ohio, ĝuste sude de la reproduktejoj, F. c. columbarius estas tipe konstatata kiel sudena migranto eĉ en septembro kaj oktobro.[14]
En Eŭropo kolombofalkoj ripozas komune vintre, ofte kun la Blua cirkuo (Circus cyaneus). En Nordameriko komuna ripozado estas malofta, kaj oni scias ke kolombofalkoj sovaĝe atakas ĉiujn rabobirdojn renkontatajn, eĉ plenkreskajn aglojn.
Kolombofalkoj dependas de rapido kaj viglo por ĉasi sian predon. Ili ofte ĉasas per rapida kaj malalta flugo, tipe malpli ol 1 metron supergrunde, uzante arbojn kaj grandajn arbustojn por kapti predojn surprize. Sed ili fakte kaptas la plej multajn predojn en la aero, kaj ili "vosto-ĉasas" ekflugantajn birdojn. Tra sia tuta indiĝena teritorio, la kolombofalko estas unu el plej kapablaj aeraj predantoj de malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj, same aŭ pli fleksebla ol la pli grandaj apusfalkoj (kiuj preferas ataki en meza aero) kaj la pli viglaj akcipitroj (kiuj kutime ĉasas birdojn ripozantajn aŭ dormantajn en densa kreskaĵaro). Reproduktantaj paroj ofte ĉasas kunlabore, dum unu birdo fuĝigas la viktimojn al sia partnero.[15][12]
La kolombofalko ankaŭ pretas kapti predojn fuĝigitajn pro aliaj kaŭzoj kaj oni povas ekzemple vidi ilin postsekvi Striakcipitron (Accipiter striatus) por kapti birdojn kiuj fuĝas el tiu embuska predanto en senobstaklan aeron. Ĝi estas tre netimema, kaj pretas ataki ĉion ajn kio moviĝas rimarkeble. Kolombofalkoj estas observitaj en klopodo "kapti" aŭtojn kaj trajnojn, kaj manĝado de kaptitaj birdoj, ekzemple prenitaj en la nebulretoj uzataj de ornitologoj. Eĉ en malfavoraj kondiĉoj, unu el 20 celoj estas kutime kaptata, kaj en bonaj kondiĉoj preskaŭ ĉiu dua atako estas sukcesa. Foje kolombofalkoj kaŝas manĝon por manĝi ĝin poste.[16]
Ĉefe dum la reprodukta sezono, la predoj plejparte estas malgrandaj birdoj 10-40 g pezaj. Preskaŭ ĉiu ajn tia specio povas esti kaptata, kun loka prefero por kio ajn estas plej abunda — ĉu alaŭdoj (Alaŭdedoj), pipioj (Anthus), fringedoj,[17] hejmpaseroj (Passer domesticus), aliaj paseredoj, rokenantoj (Oenanthe oenanthe), turdoj (Turdus), regoledoj,[18] aŭ emberizoj (Emberiza)[17] — kaj senspertaj unujaruloj ĉiam estas favorata celo. Pli malgrandaj birdoj ĝenerale evitas ĉasantan kolombofalkon se eblas. En Kajmanoj (kie ili aperas nur vintre), oni konstatis ke cerebedoj mortas pro ŝajna koratako aŭ apopleksio, sen ekster damaĝo, kiam kolombofalko venas al ili kaj ili ne povas elfuĝi.[16]
Pli grandaj birdoj (ekz. skolopedoj, pegoj de la genro Colaptes[19] aliaj pegedoj,[20] lagopoj, aliaj tetraoninioj,[17] anasoj,[21] kaj eĉ rokkolomboj,[22] same grandaj kiel la kolombofalko mem) kaj aliaj animaloj — insektoj (ĉefe libeloj, tineoj, akridoj, papilioj, kaj skaraboj[23][24]), malgrandaj mamuloj (ĉefe vespertoj[25] sorikoj,[26] kunikloj,[23] kampomusoj, lemingoj,[27] kaj aliaj malgrandaj ronĝuloj[28]), reptilioj (ekzemple lacertoj kaj serpentoj)[17] kaj amfibioj[29]— komplementas ilian dieton. Tiuj estas pli gravaj ekster la reprodukta sezono, kiam ili povas formi konsiderindan parto de la dieto de la kolombofalko. Sed ekzemple en Norvegio, dum malgrandaj birdoj estas certe la tipa reprodukta manĝo de la kolombofalko, escepta reprodukta sukceso ŝajne postulas abundon de kampomusoj de la genro Microtus.[12]
Korvedoj estas la ĉefa minaco al ovoj kaj idoj. Plenkreskaj kolombofalkoj povas esti predataj de pli grandaj rabobirdoj, ĉefe de la migra falko (F. peregrinus), gufoj (ekz. la granda kornostrigo, Bubo virginianus), kaj pli grandaj akcipitroj de la genro Accipiter (ekz. la akcipitro A. gentilis). Ĝenerale tamen, karnovoraj birdoj evitas kolombofalkojn pro ties agresemo kaj viglo. Ilia emo forĉasi pli grandajn predantojn el sia teritorio estas tiel forta ke oni uzas ĝin kiel identigan karakteron.[30]
Reproduktado okazas tipe en majo kaj junio. Kvankam la paroj estas monogamaj almenaŭ dum ĉiu reprodukta sezono, estas konstatita ekster-para kopulacio. Nestolokoj plej ofte havas densan plantan aŭ rokan kovron; la kolombofalkoj ne konstruas veran propran neston. Plej ofte ili uzadas forlasitajn nestojn de korvedoj (ĉefe de la genro Corvus kaj pigoj de la genro Pica) aŭ de akcipitroj kiuj estas en arbaretoj de koniferoj aŭ miksitaj. En marĉoj — ĉefe en Britio — la ino kutime faras neprofundan skrapaĵon en densa makiso por uzi ĝin kiel nesto. Aliaj nestas en fendoj en klifoflankoj kaj surgrunde, kaj kelkaj povas eĉ uzi konstruaĵojn.[12]
La ino demetas 3 ĝis 6 (kutime 4 aŭ 5) ovojn. La ruĝecbrunaj ovoj averaĝe estas 40 x 31.5 mm. La kovado daŭras 28 al 32 tagoj. Kovado estas plenumata de la ino je ĉirkaŭ 90 %; la masklo anstataŭe ĉasas por manĝigi sian familion. Ĵus eloviĝintaj idoj pezas ĉirkaŭ 13 g. La elnestiĝo okazas post pli-malpli 30 tagoj, kaj la idoj dependas de siaj gepatroj dum ĝis 4 pliaj semajnoj. Foje unuajaraj kolombofalkoj (ĉefe maskloj) servas kiel "nestohelpantoj" por plenkreska paro. Pli ol duono — ofte ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj — ovoj de ovaro vivas ĝis eloviĝo, kaj almenaŭ du trionoj de la eloviĝintaj junuloj elnestiĝas. Tamen, kiel menciite, en jaroj kun malmulta suplementa manĝo nur 1 ido el 3 povas vivi ĝis elnestiĝo. La kolombofalkoj iĝas sekse maturaj je unu jaro de aĝo kaj kutime klopodas reproduktiĝi tuj. La plej aĝa natura birdo konata ĝis 2009 estis konstatita en sia 13a vintro.[31]
En mezepoka Eŭropo, kolombofalkoj estis popularaj en falkado. Nuntempe ili estas ankoraŭ foje trejnataj de falkistoj por ĉasadi pli malgrandajn birdojn, sed pro konservadaj limigoj tio ne plu estas ofta.
John James Audubon ilustraciis la kolombofalkon en la dua eldono de Birdoj de Ameriko (eldonita en Londono, 1827–38) kiel Plato 75a, kun la titolo, "Le Petit Caporal – Falco temeratius". La bildo estis gravurita kaj kolorita de la londona ateliero de Robert Havell. La origina akvarelo de Audubon estis aĉetita de la New York Historical Society,[32] kie ĝi restas januare de 2009.
William Lewin ilustraciis la kolombofalkon kiel Platon 22 en volumo 1 de sia Birdoj de Grand-Britujo kaj iliaj ovoj, eldonita en 1789 en Londono.
Totale la kolombofalko ne estas precize malofta, kaj pro tio kaj pro sia ampleksa gamo ĝi estas konsiderata specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[33] La loĝnombroj estas — krom en la aziaj partoj de la arealo, kie la situacio estas malpli bone determinata — regule censataj. Ili loĝas en multaj landoj, ĉu po multaj centoj ĉu po multaj miloj, game el "simplaj" 250-300 paroj en Belorusio ĝis eble 30,000 paroj de aesalon en Eŭropa Rusio kiel determinate en 1993. Ĝi estis listita en Apendico II de CITES kaj je loka nivelo protektata kiel aliaj rabobirdoj; dum kelkaj landoj permesas kapti kolombofalkojn, ekzemple por falkado, internacia komerco postulas eksportan permesilon.[34]
La plej serioza longdaŭra minaco al ĉi tiuj birdoj estas certe habitatodetruo, ĉefe en iliaj reproduktaj areoj. Surgrunde nestumantaj populacioj en arbustetaroj havas preferon por alta makiso, kaj tial estas damaĝeblaj de troa mastrumado, kiu incendias grandajn areojn anstataŭ krei habitatmozaikon enhavantan malnovajn kaj novajn kreskaĵarojn. Tamen la kolombofalko estas relative adaptiĝema al diversaj loĝokondiĉoj, kaj pretas loĝi eĉ en homokupataj areoj, se ili havas la ĝustan mikson de alta kaj malalta vegetaĵaro, same kiel sufiĉan predokvanto (kio estas kutima) kaj sufiĉajn nestolokojn (kio estas ofta limiga faktoro).[12]
En Nordameriko la specio ŝajne estis pli vastloĝa en la pasinteco, aŭ eble ĝia arealo moviĝis norden: F. c. columbarius estis neofta reproduktanta birdo en Ohio antaŭ la 20a jarcento, sed ekz. en Kantono Seneca jam en la 1900-aj jaroj eĉ solaj plenkreskuloj estas malofte vidataj en la reprodukta sezono. Ili troviĝas en Ohio kiel pasmigrantoj kaj rare kiel vintrumanto, kvankam oni konfirmis du ĵusajn idojn. Ŝanĝiĝanta ter-uzado en Ohio ĉefe igis arbarojn agrikulturejoj kaj tial ne estas tre verŝajne ke ĝi maltaŭgigis la regionon por la kolombofalko; tutmonda varmiĝo aliflanke ne povas esti malakceptata kiel kialo, ĉar la kolombofalko estas ĉefe specio de la subarkto kiu apenaŭ atingas eĉ moderklimatajn teritoriojn. Krome, eble la nombro da kolombofalkoj vintrumantaj en norda Usono pliiĝis dum la 20a jarcento.[35] Nuntempe la nordamerika arealo revastiĝas suden, male de aliaj specioj, kiuj grandaparte estas premataj polusen de klimata ŝanĝo. La kialoj ne estas certaj. Ankaŭ post proksimume 1970, nemigraj populacioj ekloĝis en multaj urboj, verŝajne pro la ĉeso de ĉasado al korvoj, kies forlasitaj nestoj estas utilaj al kolombofalkoj.[36]
Eble la plej ofta kialo de akcidenta morto de kolombofalkoj estas kolizio kontraŭ homfaritaj objektoj, ĉefe dum atakoj. Tio povas esti respondeca pri preskaŭ duono de fruaj mortoj de kolombofalkoj. En la 1960-aj kaj en la 1970-aj jaroj, organoĥloraj pesticidoj estis kulpaj de malpliiĝo — aparte en Kanado — ĉar la ovoŝelo maldikiĝis kaj sekve okazis reprodukta malsukceso, kaj damaĝiĝis la imuna sistemo de plenkreskuloj. Oni poste ĉesigi tion per limigo de uzado de DDT kaj similaj kemiaĵoj, kaj nombroj rekreskis. Ĝenerale la populacioj de kolombofalkoj ŝajnas globale stabilaj; dum ili povas malpliiĝi portempe en lokoj, ili kutime iam repliiĝas, sugestante ke tiu fenomeno okazas pro fluktuado de suplementaj manĝodisponebloj jam menciitaj.[34]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.