Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kigoma estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Kigoma. Ĝi situas borde de lago Tanganjiko kaj estas la plej okcidenta urbo de la lando.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Kigoma. |
La indikoj pri ĝia loĝantaro tre varias, laŭ la difino de la urbaj limoj; laŭ la censo de 2002 la distrikto "Urba Kigoma" havis 144.852 loĝantojn, sed kelkaj el ĝiaj 13 subdistriktoj estas klasitaj kiel "mikse urbaj-kamparaj". La nombro 3.600, foje trovata, kredeble devenas de retejo fallingrain, kiu indikas ĝin kiel "loĝantaron en cirklo de 7 kilometroj".
Ĝia alto super maro estas 775 metroj (surfaca nivelo de lago Tanganjiko). Ĝiaj koordinatoj estas 4° 52′ 37″ S 29° 37′ 36″ O (mapo).
Kigomo estas finstacio de la centra tanzania fervojo de Daresalamo tra Dodomao. Ĝi havas pramajn ligojn al Bujumburo en Burundo, Mpulungu en Zambio kaj Uĝiĝi. Ankoraŭ deĵoras la pramŝipo Liemba, kiu estis konstruita en 1913 en Germanio, surfundigita dum la unua mondmilito en 1916 kaj poste relevita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.