From Wikipedia, the free encyclopedia
Fervojo en Tanzanio konsistas el ok linioj, el kiuj sep estas administrataj de la Tanzania Fervoja Kompanio; la oka estas la linio al Zambio, administrata de TAZARA (Tanzania Zambia Railway Authority).
La Tanzania Fervoja Kompanio estis instalita en 1977 kaj administras la pliparton de la nacia fervoja reto. En la 1990-aj jaroj okazis restrukturado, kiu forprenis de la kompanio parton de la ne-kernaj servoj, kiujn transprenis aliaj provizantoj; tio koncernas interalie busajn kaj hotelajn servojn. La marŝipan servon en 1999 transprenis societo nomata Marine Services Company Limited.
Fine de 2006 la retejo de la Tanzania Fervoja Kompanio donas horaron nur por la linioj (A), (D), (E) kaj (F); ĝia mapo indikas ankaŭ la aliajn liniojn.
La tanzania fervoja reto (A – G) havas ŝpuron de 1 000 mm, do estas etŝpura fervojo uzanta metran ŝpuron.
TAZARA estas la Tanzania-Zambia fervojo de Daresalamo tra Mbeya al Tunduma ĉe la landlimo inter Tanzanio kaj Zambio. Longo 1860 km, po duono en ĉiu el la du landoj. Ĝi ligas la regionon al suda Afriko. Ĝia administra kompanio estas sendependa de la Tanzania Fervoja Kompanio. Kvankam ĝiaj unuaj 50 km estas proksimume paralelaj al linio (A), ĝi havas komplete propran trakaron. Ĝi estas la sola fervojo en Tanzanio, kiu transiras landlimon al najbara lando.
TAZARA ekestis inter 1970 kaj 1975 por krei trafikan ligon inter suda kaj orienta Afriko. Ĝi estis subtenata per kredito de Ĉinio, kiu celis redukti la dependecon de Zambio de la vojoj tra Sudafriko. La fervojo kreita de la societo komenciĝas en Daresalamo kaj iras al Kapiri Mposhi en Zambio, 1 400 metrojn alta. Ĝi havas ŝpuron de 1 067 mm, do same estas etŝpura, kongrua kun la sud-afrika fervoja reto, sed ne kun la tanzania reto. Ĝia trafiko estas grava ne nur por Tanzanio kaj Zambio, sed ankaŭ por Malavio, Kongo Kinŝasa, Zimbabvo kaj Sudafriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.