From Wikipedia, the free encyclopedia
Kieva stacidomo (Kijevskij vokzal, ruse Киевский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Kijevskaja" de Moskva fervojo.
Kieva stacidomo | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Киевский вокзал | ||
kapostacio • historia loko | |||
Situo | |||
Lando | Rusio | ||
Geografia situo | 55° 44′ 34″ N, 37° 33′ 57″ O (mapo)55.742937.565871 | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | ||
Trakoj | 12 | ||
Kajoj | 11 | ||
Historio | |||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | ||
Kodo ESR | 198103 | ||
Kodo Ekspress-3 | 2000007 | ||
Ligita transporto | Metroo:
Kijevskaja | ||
En TTT | Kieva stacidomo ĉe "ESR" Kieva stacidomo ĉe "Ekspress" | ||
Ĝi situas laŭ adreso: placo de Kieva stacidomo, domo 1.
De la stacio forveturadas trajnoj laŭ sud-okcidenta direkto, plejparte ĝis urboj de Ukrainio.
Unua ligna unuetaĝa konstruaĵo de Kieva stacidomo (ĝis 1934 - Brjanska (Brjanskij) stacidomo) estis konstruita en 1899 sur loko kie antaŭe lokiĝis bedaroj. Tiam estis konstruita ankaŭ nova ponto trans Moskva-rivero
Nuntempa stacidomo estis konstruita en 1914 - 1917 jaroj laŭ projekto de Ivan Rerberg kaj Vjaĉeslav Oltarĵevskij. En 1934 la stacidomo akiris sian nunan nomon. Ekde 1937 tie funkcias metroo (unua el tri stacioj - "Kijevskaja" - estis malfermita la 20-an de marto 1937, aliaj du aperis dum 1950-aj jaroj); arkitekto de la unua metrostacio — Dmitrij Ĉeĉulin — en 1940 - 1945 aldonis al Kieva stacidomo alkonstruaĵon por biletvendejoj kaj metroan vestiblon. Tiom multe da metrostacioj estas kaŭzita de ekzistanta ideo pri organizado de propla elveturejo por Josif Stalin el Kremlo al lia apudmoskva daĉo ne realigita pro morto de Stalin en 1953[1].
En 1976 estis konstruitaj novaj ejoj por aŭtomata depono de provizo.
Kieva stacidomo estas ĉefa konstruaĵo de placo. Ĝia fasado estas orientita al centro de urbo. De la placo bone videblas ĝia turo kun horloĝo (alteco 51 m), dekorita per skulptaĵoj de agloj. Sur la konstruaĵo estas skulptaĵoj, reprezentantaj industrion kaj agrikulturon de sudaj regionoj.
Al ĉefa konstruaĵo aliĝas varfo (rekonstruita en 2003 - 2004). Spaco super la kajoj estas kovrita per grandega arka kovrilo kun formo de parabolo (28 metrojn alta, longas 321 m, pezas pli ol 1250 tunoj).
Kieva stacidomo havas 11 kajojn kaj 12 pasaĝerajn trakojn.
De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj itineroj) ĝis jenaj lokoj:
Lando | Loko | Trajnoj |
---|---|---|
Rusio | Brjansk | 9-10, 99-100 "Ivan Paristij" |
Rusio | Klimov | 85-86 |
Ukrainio | Kievo | 1-2 "Stoliĉnij Ekspres", 3-4 "Kijev", 5-6 "Ukraina", 21-22, 41-42 |
Ukrainio | Odesa | 23-24 "Odesa", 33-34 |
Ukrainio | Ĥmelnicko | 55-56 |
Ukrainio | Mikolajivo | 61-62 |
Ukrainio | Lvivo | 73-74 |
Ukrainio | Kovel | 77-78 "Volinj" |
Ukrainio | Ĵmerinka | 89-90 |
Ukrainio | Sumio | 117-118 "Ivan Koĵedub" |
Moldavio | Kiŝinevo | 47-48, 65-66, 341-342 |
Hungario | Budapeŝto | 15-16 |
Bulgario | Sofio | 59-60 |
Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Naro-Fominsk, Obninsk, Malojaroslavec, Kaluga kaj aliaj.
Trajno "Aeroexpress" forveturanta de Kieva stacidomo kunligas Moskvon kun flughaveno "Vnukovo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.