From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kereruo aŭ Novzelanda kolombo (Hemiphaga novaeseelandiae) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemisma en Novzelando. La nomo devenas el la nomo en Maoria lingvo uzata en la Suda Insulo kaj plej parto de la Norda Insulo. Aliaj nomoj de Maorioj estas kūkupa (en partoj de la Norda Insulo) kaj kūkū (ankaŭ norde).
Kereruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hemiphaga novaeseelandiae (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kereruo apartenas al la familio de Kolombedoj, kaj al la subfamilio Treroninae, kiu troviĝas tra Sudorienta Azio, Malajzio, Afriko kaj Novzelando. La membroj de tiu subfamilio manĝas ĉefe fruktojn, ĉefe drupojn.[1] Kereruoj estas membroj de la genro de kolomboj Hemiphaga (Bonaparte, 1854), kiu estas endemismo en la insularo Novzelando kaj insulo Norfolk. Tamen oni ĵus trovis oston de Hemiphaga en insulo Raoul.[2] La Pareao aŭ Ĉathama kolombo (Hemiphaga chathamensis) estas tradicie konsiderata subspecio de la Kereruo, sed ĉi tie estos konsiderata kiel separata specio.
La Kereruo estas granda (550 ĝis 850 g) arbema fruktokolombo[3] troviĝebla en arbaroj el novzelanda regiono Northland ĝis insulo Stewart (do, el plej norda al plej suda Novzelando), kun teritorioj de medioj el marbordaj al monteteca.[4] La ĝenerala morfologio estas tiu de tipa kolombo, kun relative eta kapo, maldika beko kaj nekunpremitaj plumoj. Ĝi montras ankaŭ tipan kutimaron de kolomboj, kiu inkludas trinkadon per suĉado, flugilminacon eĉ flugilfrapon se minacata kaj merĝan flugomontradon, kapoklinan ceremonion, kun bekotuŝado kaj bekokisado dum pariĝado. Kereruo konstruas malstabilajn, neprofundajn nestojn el branĉeretoj kaj manĝigas per kropolakto la idojn.[1] [5]
La Kereruo estas ĝis ĉirkaŭ 51 cm longaj kaj ĝis 650 g pezaj. La kapo, gorĝo kaj flugiloj estas ĝenerale brilegaj verdopurpuraj, sed kun bronza nuanco en plumoj. La brusto estas specife blanka kun tre markita limo kun la koloraj supraj partoj (tre kontraste) kaj la beko estas ruĝa kun oranĝeca pinto. La kruroj kaj okuloj estas ruĝaj. Junuloj havas similan koloron sed estas ĝenerale pli helaj kun dull koloro ĉe beko, okuloj kaj kruroj kaj pli mallonga vosto.
La Kereruo faras eventualan mildan kuu alvokon (de tie devenas la onomatopeaj nomoj), kaj iliaj flugiloj faras tre specifan fajfon dumfluge. Ankaŭ la flugo estas tre diferenciga. Birdoj kutimas supreniri malrapide antaŭ fari impresajn parabolajn falojn; oni supozas, ke tiu kutimo rilatas nestadon.
La Kereruo estas konsiderata ĉefe fruktovorulo, ĉefe pro manĝi fruktojn el indiĝenaj arboj. Ili ludas gravan ekologian rolon, ĉar ili estas la ununuraj birdoj kapablaj manĝi la plej grandajn indiĝenajn fruktojn kaj drupojn (plej etaj kun diametro pli granda ol 1 cm), kiel tiuj de la taraire, kaj disvastigi la semojn enterajn.[6] Dum frukto konsistigas la plej parton de ilia dieto, la Kereruoj manĝas ankaŭ foliojn kaj burĝonojn, ĉefe foliaron riĉan je nitrogeno dum reproduktado.
Unu el la preferataj folioj estas tiu de enmetita planto, la komuna prunarbo. La dieto ŝanĝas laŭsezone ĉar la disponeblo de frukto ŝanĝas kaj tiele folioj povas konsistigi la plej partoj de ilia dieto je ia epoko de la jaro, kiam estas malmulte da frukto ĉirkaŭe.[7]
Reproduktado ĝenerale dependas el la disponeblo de matura frukto, kio varias laŭsezone, laŭjare (fruktodonaj jaroj kaj malaj jaroj) kaj laŭloke. Kereruoj, kiel aliaj fruktovoraj kolomboj, manĝas ĉe multaj specioj kun tropikaj ecoj, inkludante la Laŭracoj kaj Arekacoj[8][9][10][11] sed ili loĝas ankaŭ en mezvarmaj arbaroj de Novzelando kaj manĝas ankaŭ ĉe Podokarpacoj specioj, supozataj elementoj de Gondvano, kiel Prumnopitys ferruginea (Prumnopitys ferruginea) kaj Dacrycarpus dacrydioides (Dacrycarpus dacrydioides).[9][10][12][11] La plej tropikaj arboj estas nur je pli varma norda duono de la Norda Insulo, kaj je tiuj regionoj Kereruoj povas nestumi la tutan jaron, escepte dum plumoŝanĝado inter marto kaj majo, kondiĉe ke sufiĉe da frukto estu disponebla.[6] Pli sude multaj tropikaj arboj malĉeestas kaj pro tio reproduktado tie plej ofte okazas inter oktobro (frua printempo) kaj aprilo (malfrua somero/frua aŭtuno), ankaŭ depende de la fruktodisponeblo.
La Kereruo nestumas en arboj, kie la ino demetas ununuran ovon, en malstabila nesto konstruita el kelkaj bastonetoj interplektitaj. La ovo estas kovata dum 28 tagoj. La ido bezonas pliajn 36 tagojn por elnestiĝi. Dum fruktodonaj sezonoj tiuj kolomboj povas reproduktiĝi ĝis kvar fojojn.
La loĝantaro de Kereruo malpliiĝis draste post la alveno de homoj en Novzelandon, kaj tiu tendenco daŭras, ĉefe en la Norda Insulo, sed ĝi estas ankoraŭ komuna okcidente de la Suda Insulo kaj en marborda Otago. Ili estas komunaj en indiĝenaj arbaroj (malaltaj ĉefe), arbustejoj, ruraj kaj urbaj ĝardenoj kaj parkoj.
La enmetita aŭstralia Possumo (Trichosurus vulpecula) kaj enmetitaj specioj de ratoj - ĉefe la nigra rato (Rattus rattus) sed ankaŭ la kioreo aŭ polinezia rato (Rattus exulans) kaj la bruna rato (Rattus norvegicus)) ege malpliigis la fruktodisponeblon por kolomboj kak aliaj indiĝenaj birdoj kaj krome ili ankaŭ predas ovojn kaj idojn.
La loĝantaroj de tiu ĉi specio estas ankaŭ minacata de ĉasado, degradado de medio kaj reprodukta malsukceso.[13][14][15] Tiuj kolomboj estis tre multnombraj ĝis ĉirkaŭ la 1860aj jaroj kiam grandaj aroj kunvenis por manĝi ĉe fruktarboj.[16] Jam oni reduktis permeson ĉasi tiom frue kiom je 1864, kaj entuta protektado ekzistas ekde 1921,[1] kvankam tiu malpermeso ne estas certa, ĉar kelkaj maorioj protestis, ke temas pri tradicia rajto ĉasi tiun kolombon. Arkivigite je 2007-06-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Estas du subspecioj de Kereruo; el tiuj, nur H. n. novaseelandiae de ĉefa tero de Novzelando survivas. La alia subspecio, H. n. spadicea de insulo Norfolk, nun estas formortinta. La subspecioj diferenciĝas pro la plumokoloro kaj fizika morfologio.[5]
En 2001, oni proponis, ke la Pareao estas sufiĉe diferenca por esti konsiderata plena specio, H. chathamensis, anstataŭ la tradicia subspecio, H. n. chathamensis.[17] Malmultaj fakuloj de ekster Novzelando sekvis tiun proponon kaj plej parto ankoraŭ konsideras ĝin kiel subspecio.[18][19]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.