Prunarbo (Prunus domestica) estas konata arbo el genro de prunusoj. Frukto de la prunarbo estas pruno. Tio estas drupo de blua preskaŭ viola koloro, milde dolĉeta gusto. La fruktojn oni konsumas krudajn, konservitajn per frostigado aŭ kompotitaj, oni produktas el ili povidlojn, plenigas per ili fruktajn knedlikojn, buĥtojn kaj kukojn, ili sekiĝas aŭ oni produktas el ili prunbrandon.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar mankas informoj pri kelkaj subspecioj kaj konvena priskribo.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionpruno kaj prunarbo, Biologia klasado ...
La nobla pruno ne havas sendorna arbo. La branĉetoj perdas la foliojn en la unua kaj dua jaroj. La kvin petalo longas 0,8 ĝis 1,0 cm kaj estas blankaj. La drupo havas perimetron de 3 ĝis 5 cm, La fruktoj estas verde flavaj, aŭ bluaj respektive bluaj. La fruktkarno estas suka.
Oni distingas en Mezeŭropo du kultivarajn grupojn:
Prunus domestica var. subrotunda (BECHST.) WERNECK – vera nobla pruno: La fruktoj estas globaj, malhelruĝaj ĝis nigra. La fruktkarno estas dolĉeta. Jenaj kultivaroj apartenas al tiu grupo 'Blaue Berliner Aprikosenpflaume', 'Bunter Perdrigon', 'Frühe Königspflaume', 'Gr. Blaue Frühe', 'Pfirsichpflaume' ('Herrenpflaume'), 'Kirkes', 'Ontariopflaume', 'Prokurator' kaj 'Weinpflaume'.[2]
Prunus domestica var. claudiana (Poiret) Gams – Reneklodo[3] La fruktoj ankaŭ estas globaj kaj flave verdaj. La fruktkarno estas relative dolĉa. Jenaj varioj apartenas al la renklodo 'Graf Althanns Reneklode' 'Bavays Reneclode', 'Boddarts Reneclode', 'Große Grüne Reneklode', 'Meroldts Reneclode', 'Oullins Reneklode' kaj 'Uhinks Reneklode'.[2][4][5].
La nobla pruno (Prunus domestica subsp. italica) estas subspecio de pruno (Prunus domestica) kun globaj fruktoj. Ili estas la speciaj grupoj kun bluaj aŭ malhelbluaj noblaj prunoj kaj la flavaj aŭ vere flavaj renklodoj. Tiuj arboj estas uzataj en Meza kaj Sudeŭropo respektive Azio..[2]
Hildemar Scholz, Ilse Scholz: Prunus. In: Hans. J. Conert u. a. (Hrsg.): Gustav Hegi. Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band 4 Teil 2B: Spermatophyta: Angiospermae: Dicotyledones 2 (3). Rosaceae 2. Blackwell 1995, ISBN 3-8263-2533-8.