From Wikipedia, the free encyclopedia
La en la urbo Salzburg/Aŭstrio troviĝanta Kastelo Hellbrunn (germane: Schloss Hellbrunn) estas en la frua 17a jarcento konstruita manierisma plezurkastelo kun famekonataj akvoartaĵoj en la samnoma kastelĝardeno kaj en la samnoma pejzaĝĝardeno sude de la urbokvartalo Morzg. Ĉirkaŭas la kastelon amplekse planitaj parkoj pejzaĝarkitekture altvaloraj. Parto de la historia komplekso rezerviĝas por la Zooparko salcburga. La tuto estas monumentprotektita.
Kastelo Hellbrunn | ||
---|---|---|
kastelo | ||
kastelo [+] | ||
Koordinatoj | 47° 45′ 44″ N, 13° 3′ 39″ O (mapo)47.76222213.060833 | |
Arkitekto | Santino Solari | |
Estiĝo | 1619 | |
![]() |
||
Kastelo Hellbrunn | ||
Vikimedia Komunejo: Schloss Hellbrunn [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Markus Sittikus von Hohenems, splendida arkiepiskopo salcburga, konstruigis inter 1613 kaj 1615 antaŭ la pordegoj urbaj, respektanta la propran malfrugotikan nobelan rezidejon, t.n. villa suburbana, do vilaegon laŭ itala modelo. Komisiitis pri la konstruo la arkitekto Santino Solari, kiu ankaŭ responsis pri la novfaro de la Katedralo de Salcburgo. La festsalonego riĉe pentritis survande kaj sur la volbita plafono per alegoriaĵoj fare de Arsenio Mascagni. Rimarkindas ankaŭ la Oktangulo, Fiŝĉambro, Birdĉambro kaj Angula ĉambro. Ĉirkaŭ fermita honorigkorto aranĝitis simetrie flankaj ejoj. La kastelo formas, kune kun la alirvojo disde eosto (t.e. trans la orienta portalo kaj la Princa vojo/la nuna Alpenstraße), akson bone en la tuta najbara medio videblan.
La en la tuta mondo plej bone konserviĝintaj akvumaĵoj el la malfrua renesanco kun multaj akvaj ŝercoj kaj diversaj moveblaj figuroj sen forgesi la multon da skulptaĵornamitaj grotoj ja admirotas tie ĉi: Theatrum (romia teatro) kun Princa tablo kaj lageto, Orfea groto, Vinkelo, Stela lageto kun la puto de Altemps kun Perseo, Neptuna groto (Pluvogroto), la Grotoj spegula/konka/birdkanta/ruina (enkastelaj), Venusa groto, harlekenoj kaj statuoj apraj, Kapra groto kaj Diana-puto, Midaso- respektive Kronogroto kaj Neptuna puto. Inter 1749 kaj 1752 oni aldonis laŭ komisio de princĉefepiskopo Andreas Jakob von Dietrichstein, malgraŭ malbona financa situacio ŝtata, la belegan Mekanikan teatron.
La ĝardenoj de Hellbrunn rangas inter la plej gravaj pejzaĝarkitekturaĵoj de Aŭstrujo. La tuto situas en la protektita zono Salcburga sudo. Ĝi ankaŭ gravas kiel verda belto por la grandurbo.
La malavare aranĝita fortimpresa ĝardenero de Wasserparterre libere alireblas. Ĝi formas kun la Pina aleo pejzaĝakson, kiu etendiĝas trans rivero Salzach ĝis Kastelo Goldenstein. Ĝi enhavas geometrie aranĝitan centran lagon kun meza insulo, kiu estas mezpunkto parka kaj havis iam fragan monteton. Ambaŭflanke de tiu ĉi lago estas simetrie faritaj du kromaj akvujoj. Diversaj statuoj, taksusaj ornamaĥoj kaj artiste pritonditaj aleoj pliriĉigas la originan manierisman plezurĝardeno. Ĝi alifariĝis kaj en la baroka tempo kaj parte eĉ pli malfrue.
Tie ĉi troviĝas en niaj tagoj la jeno:
Monatsschlössl (kun antaŭa nomo Waldems-Schlösschen) estis konstruita en la jaro 1615-a kaj rigardas disde Hellbrunn-monto je la centro de la ornamiĝardeno. Tie enestas hodiaŭ la Muzeo pri regionhistorio (Volkskundemuseum Salzburg). Unikas la tute en la rokojn konstruita Ŝtona teatrejo (Steintheater) ĉe Hellbrunn-monto. Tie ĉi okazis en 1617 mallonge unu el la unuaj operaj prezentadoj de Meza Eŭropo, nome L'Orfeo de Claudio Monteverdi.
Kiel kontraŭon al la fortimpresa plezurĝardeno en la parka nordo oni instalis en la sudo de la kastelĝardeno, en la spirito de la ordeno de la kapuĉenoj kaj de Karlo Borromeo, seriozan/religian kaj sovaĝan ĝardenon supre de la rojo Altersbach en formo de Kalvaria monto kie troviĝis iam ankaŭ diversaj skulptaĵoj de ermitoj medite gapantaj la kalvarimontajn kapelojn kaj ermitejo kun loĝanto. Esprimu la sovaĝeco la dian naturon kontraŭe al la feŭda, malnatura mondo. Krome ne estu ĝenata la edifaj momentoj per malreligia lindeco. De ĉio tia konserviĝis bedaŭrinde nur kelkaj fundamentoj. Jes ja konserviĝis la natura sovaĝa ĝardeno apud la rojo Alterbach en Anif estante nun memstara parto de la historia kastelĝardenaro. Grandaj partoj de la sakrala ĝardeno apartenas nuntempe al la zooparko kiu uzas tiujn malnovajn parkopartojn tre malavare.
Pluse unikas la bone konserviĝinta ĉirkaŭanta pejzaĝmedio:
Nuntempe uzatas iamaj historiaj ĝardeneroj ene de la muroj ankoraŭ kiel malbele asfaltitaj parkumejoj. La iam fortimpresa alirzono disde Hellbrunn-aleo al la eosta portalo kastela servas ankaŭ por parkumado. Alilokigo de tiaj ĝenantaj poraŭtomobilmalbelaĵoj kaj la kombino de ĉiuj parkumzonoj je unu loko rekomendendas ege. Sekve gravos ankaŭ la refaro de la asfaltitaj zonoj laŭ historiaj modeloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.