Kasacia Kortumo (Francio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kasacia Kortumo (Francio)

La Kasacia Kortumo (france Cour de cassation) estas la plej supra juĝopovo de la juĝa sistemo en Francio. Ĝi respondas al la Ŝtatokonsilio por la administracia sistemo. Ĝi estas konstanta tribunalo, kies sidejo estas en la juĝodomo de Parizo, je 5, quai de l'Horloge.

Rapidaj faktoj france Cour de cassation ...
Kasacia Kortumo
france Cour de cassation
Kasacia Kortumo en Parizo.
Kasacia Kortumo en Parizo.
Jurisdikcio  Francio
Tipo Kasacia kortumo
Lingvo(j) franca
Fondo 1804
Sidejo Juĝdomo de Parizo,
5 quai de l'Horloge
(Parizo).
Koordinatoj 48° 51′ 21″ N  20′ 40″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
DEC
Konsisto 6 ĉambroj
Nomumita de Vidi Statuso de la magistrataro
Ĉefprezidanto Bertrand Louvel
De 4-a de julio 2014
Interretejo www.courdecassation.fr
vdr
Fermi

La Kasacia Kortumo konsistas en ses ĉambroj :

  • Krimĉambro ;
  • kvin cicilaj ĉambroj :
    • Komerca ĉambro ;
    • Sociala ĉambro ;
    • Civila ĉambro pri juro de personoj, de familio kaj de kontraktoj ;
    • Civila ĉambro pri civila respondeco kaj socia asekuro ;
    • Civila ĉambro pri biena juro kaj konstrua juro.

Tiu kortumo decidas pri la alkasacia apelacio kaj nuligo de la juĝoj, kiuj estis faritaj laŭ miskono de la leĝoj[1].

La Kasacia Kortumo estas do la juĝanto pri juro : ĝi kontrolas nur ke, legante la kialojn de la decido, kiu okazigis alkasacian apelacion[2], la leĝo estis korekte aplikita al la faktoj, kiaj ili estis konstatitaj de la juĝistoj.

La faktoj ne plu povas estis diskutataj antaŭ la Kasacia Kortumo. Ĝi ne konsistas el multaj juĝopovoj, tiel ĝi ne konsistigas trian nivelon de juĝopovo (ĉiu nivelo de juĝopovo supozigas plenecon de juĝopovo, tio estas juĝopovo laŭ juro kaj laŭ faktoj).

Estas nur unu Kasacia Kortumo por la tuta Francio[3] : la Kasacia Kortumo estas, fakte, reguliga kortumo ; ĝia celo estas certigi ke la juro estas sammaniere aplikita sur la tuta teritorio de Francio.

Organizado

La membroj de la Kasacia Kortumo estas sidantaj magistratojsocidefendaj magistratoj . Por la sidantaj magistratoj : la ĉefprezidanto, la ĉambraj prezidantoj, la konsilantoj, referendariaj konsilantoj kaj aŭditantoj; kaj por la socidefendaj magistratoj : ĝenerala prokuroro, helpata de ties ĝeneralaj advokatoj kaj buĝeta dungitaro de tridek tri ĝeneralaj advokatoj kaj tri ĝeneralaj referendariaj advokatoj.

Thumb
Alexis Ballot-Beaupré (1839-1917) kun kostumo de ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo. — pentraĵo de J.P. Valéry

La ĉefprezidanto

La Kasacia Kortumo estas prezidata de ĉefprezidanto. Li havas administratan, disciplinan rolon, sed ankaŭ juĝa. Li estas la unua juĝa magistrato de Francio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ĉefprezidantoj de la Kasacia Kortumo.

La ĉefprezidanto de l Kasacia Kortumo estas, kiel la aliaj sidantaj magistratoj de la Kortumo, nomumita de la prezidanto de la Franca Respubliko, laŭ propono de la Supera Konsilio de la Magistrataro.

Ĝis la 30-a de junio 2014, la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo estis Vincent Lamanda[4]. La 26-an de junio, la Supera Konsilio de la Magistrataro, en konsisto kompetenta por la sidantaj magistratoj, proponis la nomumon kiel ĉefprezidanto, de S-ro Bertrand Louvel, prezidanto de kriminala ĉambro ekde la 14-a de januaro 2009 [5]. Dekreto de la Prezidanto de la Respubliko oficiale nomumos lin.

La ĉambraj prezidantoj

Ili estas sidantaj magistratoj, ili estas ses kaj prezidas la aŭdiencoj de siaj ĉambroj. Kaze de ilia foresto, la aŭdiencoj estas prezidataj de la plej malnova konsilanto de la ĉambro, nomita dojeno aŭ, pro manko, de la plej malnova konsilantoj inter la ĉeestantaj.

La socidefendistaro aŭ la akuzistaro

Ĝenerala prokuroro: S-ro Jean-Claude Marin.

Notoj kaj referencoj

Aneksaĵoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.