From Wikipedia, the free encyclopedia
La karmea grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Karmeo, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 99% el ties maso.
Tiuj satelitoj eble rezultis de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.
La objektoj de la karmea grupo havas palan ruĝan koloron, similan al tiu de D-tipaj asteroidoj (kun tamen escepto de Kaliko, nete pli ruĝa). Tiuj satelitoj eble rezultis de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.
La meĥanismo te tia kapto estas malbone konata: kaptota objekto devas dispeli sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia disperdo estas nekonata[1]. Oni hipotezis, ke Jupitero prae havis tre vastan atmosferon, la froto kun tia atmosfero kaj bremsis la asteroidon, kaj diserigis ĝin.
Ĉar Karmeo, ĉefa ano de la grupo, konservas 99% el la maso de la tuta grupo, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne multe disireĝis.
La karmea grupo anigas almenaŭ naŭ satelitojn, kiuj havas retrogradajn orbitojn ĉirkaŭ Jupitero, kun grandaj duonaksoj inter 22 900 000 km kaj 24 100 000 km; orbitaj inklinacioj inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la jupitera ekvatoro; kaj discentrecoj inter 0,23 kaj 0,27.
Tiu grupo entenas "kernon" da satelitoj, kies orbitoj havas parametrojn tre proksimaj: Karmeo, Tajgeto, Kaldeno, Isono, Kaliko, Erinomo, Ajtno, Kaleo kaj Paziteo.
La satelitoj Eŭcelado, Arkeo, Herseo, Kalikoro, S/2003 J 5, S/2003 J 9, S/2003 J 10 kaj S/2003 J 19 povus esti anoj de la grupo.
Ĉefaj orbitaj ecoj de la anoj de la karmea grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:
La nepruvitaj anoj estas en kursivo.
Nomo | Granda duonakso[2] (km) | Grando (km) | Orbita periodo[2] (Tago) | Inklinacio[2] rilate al la ekliptiko | Discentreco[2] |
---|---|---|---|---|---|
Herseo | 22 134 326 | 2 | 672,75 | 162,491° | 0,2379 |
Ajtno | 22 285 180 | 3 | 679,64 | 165,563° | 0,3927 |
Kaleo | 22 409 227 | 2 | 685,32 | 165,379° | 0,2011 |
Tajgeto | 22 438 668 | 5 | 686,67 | 164,890° | 0,3678 |
S/2003 J 19 | 22 730 833 | 2 | 699,12 | 164,728° | 0,1961 |
Kaldeno | 22 713 464 | 3,8 | 699,33 | 167,071° | 0,2916 |
S/2003 J 10 | 22 730 833 | 2 | 700,13 | 163,738° | 0,3438 |
Erinomo | 22 986 286 | 2 | 711,96 | 165,379° | 0,2552 |
Kalikoro | 23 111 844 | 2 | 717,81 | 164,605° | 0,2042 |
Kaliko | 23 180 794 | 5,2 | 721,02 | 165,505° | 0,2140 |
Paziteo | 23 307 338 | 2 | 726,93 | 165,759° | 0,3289 |
Eŭcelado | 23 483 715 | 4 | 735,20 | 163,996° | 0,2829 |
Arkeo | 23 717 072 | 3 | 746,19 | 164,587° | 0,1492 |
Isono | 23 800 668 | 3,8 | 750,13 | 165,128° | 0,1776 |
S/2003 J 9 | 23 857 829 | 1 | 752,84 | 164,980° | 0,2762 |
S/2003 J 5 | 23 973 947 | 4 | 758,34 | 165,550° | 0,3071 |
Karmeo | 24 097 021 | 46 | 764,19 | 166,155° | 0,2533 |
Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rezervas nomojn finiĝantajn per "e" por tiuj lunoj (en angla lingvo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.