germana ĵurnalisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl CORINO (naskiĝinta la 12-an de novembro 1942 en Ehingen) estas germana radiĵurnalisto, literaturkritisto kaj verkisto.
Karl Corino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de novembro 1942 (81-jaraĝa) en Ehingen | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elisabeth Albertsen vd | ||||
Infanoj | Eva Corino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto literaturkritikisto verkisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Friedrich Beißner vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Corino frekventis gimnazion en Dinkelsbühl. En je 2011 eldonita teksto li rakontis pri negativaj travivaĵoj ĉe la tiama instruisto pri religio kiu ankaŭ paroĥestris dirante: Er bläute uns Tugend in unser sündiges Fleisch.[1] Post abiturienta ekzameno trapasita en 1961 li studis ĉe la universitatoj de Erlangen, Tubingeno kaj Romo germanistikon, klasikan filologion kaj filozofion; doktoriĝo estis en 1969 ĉe la Universitato de Tubingeno per temo pri la frua verkaro de Robert Musil.
En 1970 li iĝis redaktisto de la literatura sekcio ĉe Hessischer Rundfunk, kiun li ekestris en 1985. Li samloke restis ĝis la pensiuliĝo en 2002. Li i.a. famis kiel spertulo pri literaturo de GDR kaj biografo de Robert Musil. Corino vivas en Tubingeno edziniginte la verkistinon Elisabeth Albertsen; kun ŝi li havas du infanojn el kiuj estas unu Eva Corino.
Karl Corino ricevis en 2003 la meritkrucon Bundesverdienstkreuz am Bande.[2] Al li aljuĝitis en la jaro 1974-a la premio Kurt-Magnus-Preis kaj en 2012 la premo Nikolaus-Lenau-Preis (fare de la Artista gildo Esslingen por la lirika volumo In Bebons Tal). Kromis la Ernst-Johann-literaturpremio de la urbo Schifferstadt. En 2014 li honore doktoriĝis fare de la universitato de Klagenfurt.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.